Lisbeth Filbrich-Weber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lisbeth Filbrich-Weber
Loĝdomo de Filbrich-Weber en Arnstadt, Zimmerstraße nr 7
Loĝdomo de Filbrich-Weber en Arnstadt, Zimmerstraße nr 7
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1892 (1892-05-16)
Morto 11-an de septembro 1975 (1975-09-11) (83-jaraĝa)
Okupo
Okupo muzikinstruisto
vdr

Li(e)sbeth Wilhelmine FILBRICH-WEBER (naskiĝinta en la 16-a de majo 1892 en Magdeburg, mortinta la 11-an de septembro 1975 en Arnstadt) estis germana piano- kaj kantopedagogino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filino de buro-estro August Weber ŝi frekventis la Superan lernejon por knabinoj en Magdeburg kaj ekde 1901 en Nürnberg. De 1907-12 ŝi studis en Hannover ĉe la Urba konservatorio. En 1912 ŝi trapasis la diplomigan ekzamenon de la Muzikpedagogia ligo en Berlino. De 1910-17 ŝi instruis ĉe la hanovra konservatorio, de 1912-17 ŝi studis kantadon en Hannover, en 1917-18 en Vajmaro, en 1921 en Berlino.

Ŝi setlis en Arnstadt kaj ekperlaboris kiel liberprofesiulino por kantado kaj pianludado. Ekde 1939 ŝi estis orgenistino por evangeliaj ekleziaj komunumoj, faris kantajn kaj ĉambromuzikajn vesperajn spektaklojn kaj ludigis pli ol 50 fojoj muziklernantojn konkurse. Filbrich-Weber mem daŭre surscenejiĝis kantante, pianludante, orgenludante. De 1961-65 ŝi estris la fare de Werner Sonntag (li gvidis la Distriktan kulturorkestron) fonditan Laikulan operstudion / Laienopernstudio. Ĝi alinomitis poste Laborista operstudio Arnstadt / Arbeiter-Opernstudio.

Filbrich-Weber loĝis en Zimmer-strato nr 7 kaj enterigitis en la tombejo Holzhausen.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • "Wir stellen vor: Lisbeth Filbrich-Weber. Klavier- und Gesangspädagogin", en: Kulturspiegel 3/1962, p. 8-9
  • Ernst Stahl: Erinnerungen an das Volkskunstschaffen in Arnstadt in den 50er und 60er Jahren des 20. Jahrhunderts, Arnstadt 2003, p. 44-46 (kun portreto)
  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 252
  • H.K. Abendroth: "Kurgäste durften nackt baden", en: Thüringer Allgemeine, 22.1.2015, TAAR p. 2