Karel van Mander

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karel van Mander
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1548 (1548-04-30)
en Meulebeke
Morto 11-an de septembro 1606 (1606-09-11) (58-jaraĝa)
en Amsterdamo
Tombo Oude Kerk
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Habsburga Nederlando • Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Familio
Frat(in)o Adam van Mander
Infano Karel van Mander
Parencoj Jan van der Mander
Okupo
Okupo arthistoriisto • pentristo • verkisto • poeto • biografo
Verkoj The Flood
Q17524340
The Adoration of the Shepherds
The Continence of Scipio
vdr

CarelKarel van MANDER (naskiĝis en majo 1548, mortis la 11-an de septembro 1606) estis flandra pentristo kaj verkisto, kiu naskiĝis en Meulebeke de nobela familio.

Li studis en la latina lernejo de Tielt kaj lernis la francan lingvon. Poste pro sia evidenta talento li estis sendita al la pentristo kaj poeto Lucas de Heere, poste al Pieter Vlerick, pentristo en Kortrejko. Reven­inte en sian vilaĝon li sin okupis per versfarado kaj multfoje estis laŭreato en la konkursoj de la Retorikaj Ĉambroj. Kiel 26-jarulo li entreprenis la kutiman vojaĝon al ltalujo. Pli ol tri jarojn li restis tie kaj pentris por diversaj kardinaloj. De la papo Pio la 5-a li ricevis la favoran permeson porti la spadon, grandan meritsignon en la Ekleziaj Ŝtatoj. En 1577, Van Mander forlasis Romon kaj reveturis tra Florenco, Nurenbergo, Kremso kaj Vieno al sia naskiĝejo kie li estis triumfe salutata.

En tiu tempo la valonaj t. n. «Malkontentuloj», je preteksto protekti la katolikan religion kontraŭ la despotismo de la Princo de Oranĝio, elrabadis la vilaĝojn. Van Mander forkuris al Kortrejko kaj preskaŭ estis pendigata de bando da soldatoj. En tiu urbo Van Mander pentris triptikon, kiu ankoraŭ parte troviĝas en la preĝejo S-ta Marteno. Pro epidemioj li en 1583 forkuris al Holando. Liaj, de kelkaj literaturhistoriistoj supozataj inklinoj al Reformacio estis ankaŭ ebla kaŭzo de lia ellandiĝo.

En sia nova patrujo, Van Mander vivis trankvile en Harlemo, honorata kaj laŭvalore taksata. Kiel fondinto de Akademio li mem instruis la pentrarton, formante talentajn lernantojn i.a. Frans Hals. Kiel verkisto li skribis diversajn poeziaĵojn sed ĉefe sian faman «Pentristolibron». En 1604 li transloĝis al Amsterdamo, kie li mortis en la jaro 1606.

Carel van Mander, La danco ĉirkaŭ la ora porkido, dua duono de la 16-a jarcento (Muzeo Frans Hals, Harlemo).

Carel Van Mander estas la unua nederlanda arthistoriisto. En sia ĉefa verko «La Libro de la Pentristoj», li kun pedagogiaj sed ankaŭ kun historiaj intencoj kaj aldonante sian kritikon, priskribas la pentr­arton de la pli frua tempo ĝis la sia. Ni trovas en la libro biografiojn laŭforme verajn novelojn, paĝojn kun forta, plastika prozo. Oni ofte havas la impreson troviĝi antaŭ anekdota kaj mora pentraĵo, elspirante la vivon de la 16-a jarcento. La valoro de la «Pentristlibro» estas netaksebla por la kultur­historio.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

El la vivo de Floris, bonega pentristo de Antverpeno, tradukita de Hector Vermuyten, aperinta en Belga Antologio, flandra parto, p. 74.