Lucas de Heere
Aspekto
Lucas de Heere | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1534 en Gento |
Morto | 29-an de aŭgusto 1584 (50-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Hispana Nederlando |
Familio | |
Patro | Jan de Heere (en) |
Patrino | Anna Smijters (en) |
Edz(in)o | Eleonora Carboniers (en) (1560 (Gregoria)–) |
Okupo | |
Okupo | pentristo verkisto poeto |
Lucas DE HEERE (n. en 1534 en Gento - m. en 1584 en Parizo) estis flandra portretisto, poeto kaj verkisto.
De Heere estis protestanta, kaj li fuĝis dum la nederlanda ribelo kontraŭ Filipo la 2-a de Hispanio, kiu provis forigi protestantismon. De Heere iris al Anglio, sed povis reveni al sia denaska lando post la pacigo de Gento en 1576.
Li estis tre populara dum sia kariero, kaj onidire fariĝis ege riĉa. Lia portreto de Catrin o Ferain videblas en la National Museum Cardiff. Li pentris la kapon de Filipo la 2-a en 1553. En Anglio, li trejnis aliajn junajn nederlandanojn : John de Critz, plej verŝajne Marcus Gheeraerts la malpliaĝa kaj eble ankaŭ Robert Peake la pliaĝa.