Hector Vermuyten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Hector Vermuyten
Flandra Esperantisto kaj tradukisto
Flandra Esperantisto kaj tradukisto
Personaj informoj
Naskiĝo 1899
en Antverpeno
Morto 1966
Nacieco belgo (flandro)
Aliaj nomoj Tyneverum
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
Esperanto
Tradukis en Esperanton Belga Antologio, flandra parto
v  d  r
Information icon.svg

Hector VERMUYTEN (naskiĝis en la 1-a de oktobro 1899 en Antverpeno, mortis en novembro 1966) estis flandra tradukisto kaj Esperantisto (ekde 1922). Li estis ofte estrarano kaj kursgvidanto de la Esperanto-klubo La Verda Stelo Antverpeno. Li estis deklamisto, premiita de la "Reĝa Flandra Konservatorio", kaj uzis sian arton en la servo por Esperanto kaj por diskonigo de la flandra literaturo. Kompilis kaj grandparte tradukis la flandran parton de la Belga Antologio (1928) kaj verkis por ĝi historion de la flandra literaturo.

Sub la pseŭdonimo "Tyneverum" (literoj de vermuyten miksitaj, sed foje li ankaŭ uzis Tyne Verum, TYN aŭ Yve Murten) li faris grandan laboron pri la tradukado de multaj poemoj, i.a. de Guido Gezelle kaj Alice Nahon, al Esperanto. Multaj el tiuj aperis en la libro Se Aŭskultas la Animo (eldonita en 1939, reeldonita de Flandra Esperanto-Ligo en 1999) kaj en la revuo Flandra Esperantisto, ekzemple:

Li ankaŭ tradukis Renardo la Vulpo, La Rikolto (Stijn Streuvels) kaj verkis radioludon pri la vivo de Zamenhof. Krome li aperigis tradukojn de kelkdeko da originalaj Esperanto-poemoj en la nederlandan en lokaj revuoj. Liaj solaj originalaĵoj estas okazaj poemoj ekz. por honorigi iun. Liaj verkaĵoj publikiĝis en Belga-, Flandra-, Nederlanda- kaj Svisa Esperantisto, Espero Katolika, Literatura Mondo, La Pirato kaj Suda Stelo. La kvalito de Vermuyten estas ke li pristudis la originalon kaj longe penadis por redoni la enhavon, la ritmon, la aliteraciojn kaj la asonancojn. Liaj kapabloj evidentiĝis el la pozitivaj reagoj de renomaj aŭtoroj kiaj Auld, Régulo Pérez kaj Pumpr pro liaj recenzoj. Li restis malpli konata en la Esperanto-medioj ol li meritus pro la fakto ke li tradukis poemojn de internacie apenaŭ konataj aŭtoroj kaj pro lia modesteco.

Nekrologo (sen mencio de mortodato) aperis en la revuo Sonorilo, oktobro-decembro 1966.

Ekzempla poemo[redakti | redakti fonton]

Jen unu el la lastaj verkoj de Vermuyten, neniam libroforme aperinta, traduko de la poemo Twee horsen de Guido Gezelle.

Du ĉevaloj

Tintilsonigante tonpure
paŝadas ĉevaloj en par';
ŝarĝtrenas ŝvitante polure,
ke brilas la blonda harar'.

Ili paŝas, pen-tiras la ŝnurojn;
rondpremas sur korpojn jungil'
striktstreĉa sur streĉajn femurojn:
ilin movas ĉarist' per gvidil'.

Senhalte l'ĉevaloj kun ĉaro
daŭriras, kvietaj dum frap',
tirskuo, ekpuŝo kaj knaro,
en ĝena bruado de l' nab'.

Vipklin' ne necesas ne nure
sed ŝnur' eĉ ne tuŝas al har':
tintilsonigante tonpure
tiel paŝas ĉevaloj en par'.'

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Flandra Esperantisto, marto 1932, p. 144.
  2. Flandra Esperantisto, jan. 1933, p. 115.
  3. Flandra Esperantisto, aŭg. 1932, p. 26.
  4. Fiches met biografiën van Belgische esperantisten, FelixArchief, Antwerpen, document 2233-267.
  5. vidu katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]