„ Tiuj, kiuj konas la tradukan talenton de nia amiko Vermuyten, povas imagi al si kun kia sentemeco poeta kaj lingva, li verkis tiujn dudekkvar poemojn.
Kompare al antaŭa laboro, tiuj belegaj tradukoj montras, ke la tradukinto ĉiam kaj daŭre pliperfektiĝis en tiu speciala arto.
Ni tial povas konsili al ĉiuj niaj legantoj, aĉeti tiun libreton, cetere arte prezentitan, kaj kiu estas havebla ĉe Belga Esperanto-Instituto. ”