Guido Gezelle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guido Gezelle
Guido Gezelle.jpg
Persona informo
Guido Gezelle
Naskiĝo 1-an de majo 1830 (1830-05-01)
en Bruĝo
Morto 27-an de novembro 1899 (1899-11-27) (69-jara)
en Bruĝo
Tombo Centra Tombejo de Bruĝo [#]
Religio katolikismo [#]
Lingvoj nederlandaokcidentflandra [#]
Loĝloko BruĝoKortrejko [#]
Ŝtataneco Belgio [#]
Alma mater Klein Seminarie Roeselare • Grandseminario de Bruĝo • Episcopal College Our-Lady Ter Duinen • Sint-Lodewijkscollege [#]
Familio
Patro Pieter Jan Gezelle [#]
Patrino Monica De Vriese [#]
Gefratoj Louise Gezelle • Florence Gezelle • Romaan Gislijn Gezelle • Joseph Gezelle [#]
Parencoj Maria Magdalena Gezelle • Maria Constantia Gezelle • Maria Josepha Gezelle • Catherine de Kyvere • Maria Philomena Lateur • Marie Elise Amandine Lateur • Dymphna Gezelle • Hortense Gezelle • Philomena De Smet [#]
Profesio
Alia nomo Spoker#W(est) Vl(aming) • Spoker • Trim [#]
Okupo poeto • ĝardenisto • lerneja majstro • verkisto • katolika sacerdoto • politikisto • filologo • folkloristo • spiritual director • Q2141193 • curate • politika ĵurnalisto • direktisto • profesoro • prorector [#]
Aktiva en RoeselareBruĝoKortrejkoBruĝo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Guido Pieter Theodorus Josephus GEZELLE (naskiĝis la 1-an de majo 1830 en Bruĝo, mortis samurbe la 27-an de novembro 1899) estis flandra lirika verkisto, satiristo, lingvisto, ĵurnalisto kaj tradukisto. Li precipe konatiĝis pro siaj poemoj pri la naturo kaj sia figura lingvaĵo.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Lia patro, Pieter-Jan (1791 - 1871), originis el Heule (apud Kortrijk) kaj laboris kiel ĝardenisto en la malgranda seminario (mezlernejo preparanta al plua studado en seminario) de Roeselare. Poste li laboris en Bijloke-hospitalo en Gent kaj 37jaraĝa li iĝis gardenisto ĉe bruĝa familio Th. Van de Walle. Lia patrino, Monica De Vriese (1804 - 1875), estis filino de farmista familio el Wingene. Ili geedziĝis 2-an de junio 1829 kaj ekloĝis en Rolweg, kie ili povis okupi parton de la somerdomo de la familio Van de Walle. Guido Gezelle estis la onklo de la flandra verkisto Stijn Streuvels (Frank Lateur).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Roeselare[redakti | redakti fonton]

Guido GEZELLE ĉe placo, kiu portas lian nomon en Bruĝo

Li estis ordinita pastro en Brugge en 1854, sed jam antaŭe li iĝis instruisto en la malgranda seminario de Roeselare. Li i.a. instruis natursciencojn kaj lingvojn kaj respondecis pri grupo de angladevenaj lernantoj. Dum du lernejaj jaroj (1857 - 1859) li tie estris la poesis-klason (la antaŭlastan klason de la mezlernejo).

En favora kultura etoso kaj stimulata de sia estroj, li provis evoluigi sendependan okcidentflandran lingvon, kiu laŭ li estis tre proksima al la malnova Nederlanda lingvo. La nederlandan li trovis tro holanda kaj tro protestanta. Ekde 1858 ekestis liaj unuaj versaĵaroj Kerkhofbloemen (Tombejaj floroj) kaj Dichtoefeningen (Poemekzercoj).

Brugge[redakti | redakti fonton]

Ĉiam Gezelle deziris iĝi katolika misiisto en Anglio sed lia revo ne realiĝis. Tamen, en 1860 li iĝis profesoro ĉe nove fondita angla seminario en Brugge. Jam en 1861 la seminario estis malfondita kaj samjare li faris sian unuan vojaĝon al Anglio, laŭ invito de kardinalo Nicholas Wiseman. En 1862 kaj 1863 sekvas pliaj restadoj en Anglio.

En 1865 li iĝis vicparoĥestro. En la sama jaro li estis, kun James Weale, kunfondinto de "Rond den Heerd" (Ĉirkaŭ la fajrujo), historia-kultura revuo. De 1864 ĝis 1870 li estis, plimalpli kaŝe, la ĉefrespondeculo de la ekstrem-katolika kaj kontraŭ-libarala gazeto "'t Jaer 30" (La jaro 30; en 1830 Belgio iĝis sendependa). La jaroj 1868 - 1872 estis malfacilaj: la katolika partio perdis la komunumajn elektojn (1869), la patro de Gezelle mortis (1871), Gezelle malsaniĝis kaj envolviĝis en kelkaj skandaloj.

Kortrijk[redakti | redakti fonton]

En 1872 Gezelle estis nomumita vic-paroĥestro en Kortrijk. Tio estis ora tempo por li. Apud liaj oficialaj taskoj restis tempo por lingvostudado (Loquela, monata revuo en kiu li aperigis malnovajn flandrajn vortojn) kaj poezio (i.a. la versaĵaroj Tijdkrans (Tempokrono, 1893) kaj Rijmsnoer (Rimperlaro, 1897). En 1886 aperis lia traduko de Hiawatha de Henry Wadsworth Longfellow. En 1896 episkopo Waffelaert petas Gezelle traduki sian teologian verkon Meditationes Theologicae nederlanden. Estis malfacala tasko kiun Gezelle nur parte povis plenumi.

Brugge[redakti | redakti fonton]

En marto 1899 Gezelle iĝis direktoro de angla monaĥinejo en Brugge. En septembro li faris, kun Waffelaert, sian sesan kaj lastan vojaĝon al Anglio. La 27-an de novembro 1899 Gezelle mortis post kelksemajna malsano.

Literatura situo[redakti | redakti fonton]

Dum la 19a jarcento la flandra literaturo disvolviĝis precipe ĉirkaŭ la kernoj Antwerpen, Bruselo kaj Gent kaj estis parte dependa de francaj kaj nederlandaj ekzemploj. Kontraŭe, la iom izolita Okcident-Flandrio klopodis konservi la historion, la lingvon kaj la katolikan religion de la propra regiono. Gezelle estis elstara figuro de tiu partikularismo.

Li estis de kampara origino kaj bone konis la naturon. Per memstudado kaj restado en erudiciaj medioj li iĝis persono kun multflankaj, sed precipe lingvaj kapabloj. Malfacilas doni al li lokon en la tradiciaj kategorioj. Gezelle estas ĝis hodiaŭ konsiderata unu el la plej gravaj poetoj kaj kreinto de la moderna nederlanda poezio.

Tradukoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]