Saltu al enhavo

Johann Michael Heineccius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Michael Heineccius
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1674 (1674-12-14)
en Eisenberg
Morto 11-an de septembro 1722 (1722-09-11) (47-jaraĝa)
en Halle
Lingvoj germanalatina
Familio
Frat(in)o Johann Gottlieb Heineccius Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo teologo
pastoro
gimnazia instruisto
historiisto
parson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Johann Michael HEINECCIUS (vere: Heinecke; naskiĝinta la 14-an de decembro 1674 en Eisenberg, mortinta la 11-an de septembro 1722 en Halle) estis germana teologo protestantisma, historiisto, sigelfakulo kaj spirita poeto.

Heineccius estis filo de la instruisto Johann Michael Heinecke kaj frato de la sciencfakulo Johann Gottlieb Heineccius, kiu vivis post la morto de la patro kelkajn jarojn ĉe Johann Michael en Goslar; tie li estis, post studoj en Jena, Gießen kaj Helmstedt, inter la jaroj 1698 kaj 1788 diaconus (dua ĉefpredikisto) ĉe la Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo..[1]

En 1709 li doktoriĝis pri teologio en Helmstedt. En 1708 li fariĝis supera paroĥestro ĉe la Preĝejo Sankta Udalriko en Halle kaj almenaŭ ekde 1711 ĉe la samloka Bazarkirko, krome lernejestro kaj konsistoria konsilanto ĉe Duklando Magdeburgo estanta sub prusia administrado. Kontraŭ la protesto de August Hermann Francke kaj Carl Hildebrand von Canstein - riproĉantaj al li maldecan vivstilon, avarecon, ja ateismon - li iĝis en 1720 (viculante por Joachim Justus Breithaupt generalsuperintendanto dua.[2]

Portreto de Johann Michael Heineccius en la Kirko Nia kara sinjorino (Halle), la t.n. Bazarkirko

Johann Burckhardt Mencke verkis por verko de Heineccius el la 1711-a jaro aleksandron tiun ĉi:

Hier ist HEINECCIUS in Kupfer eingegraben,
Der selbst das Ebenbild der schönsten Tugend ist;
Wil man ein Conterfait von rarer Weisheit haben,
So zeiget es sich dem, der seine Schrifften liest.

[3]

Johann Michael Heineccius komencis en Goslar intensan historian esplor- kaj publikigagadon dum kio li - estante unu el la unuaj historiistoj - interpretis sigelojn de ekleziaj kaj sekularaj organizaĵoj. Sekve li juste taksatas fondinto de la scienca sigelscienco (sfragistiko). Ekster tio li aktivis ankaŭ verkante tekstojn por spiritaj kantoj. Eble la tekstoj de la bach-aj kantatoj Christen, ätzet diesen Tag kaj Ich hatte viel Bekümmernis estas de Heineccius.[4] Heineccius tre engaĝiĝis dungi Bach kiel posteulon de la en 1712 mortinta artisto Friedrich Wilhelm Zachow ĉe Bazarkirko de Halle. Tio tamen pro malakcepto de Bach mem ne okazis.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. DNB; Librotitolo 1706
  2. Pri la fratoj Heineccius sur la urba retpaĝaro de Eisenberg. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2019-05-23 .
  3. Traduko: Tie ĉi montratas Heineccius en kupraĵo, kiu mem estas modelo de la plej belaj virtoj. Se oni deziras havi portreton de malofte egaligita saĝeco ĝi evidentiĝas el skribitaĵoj liaj.
  4. Pri la kantatoj de Bach
  5. Christoph Wolff: Johann Sebastian Bach. Frankfurt 2000, p. 165–168

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]