Eisenberg (Turingio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Eisenberg
Blazono
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saale-Holzland
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036691
Poŝtkodo 07607
Aŭtomobila kodo SHK
Oficiala Municipokodo 16074018
Subdivido 4 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Ingo Lippert
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Markt 27
07607 Eisenberg
Demografio
Loĝantaro 10849 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Koordinatoj 50°58′0″N 11°54′0″O  /  50.96667°N, 11.9°O / 50.96667; 11.9 (Eisenberg (Turingio)) (mapo)Koordinatoj: 50°58′0″N 11°54′0″O  /  50.96667°N, 11.9°O / 50.96667; 11.9 (Eisenberg (Turingio)) (mapo)
Alto super la marnivelo 290 m
Areo 24,85 km²
Oficiala retejo http://www.stadt-eisenberg.de/
Information icon.svg
vdr
Urbodomo
Kastela kirko, baroka juvelaĵo en Eisenberg

Eisenberg estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Holzland de la federacia lando Turingio, kaj estas la administra centro de la distrikto. La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 11451 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

El la originoj ĝis 1900[redakti | redakti fonton]

Eisenberg ĉirkaŭ en 1650
Provizora mono de 1921 kun alludo je duko Kristiano

Atestite datumas la radikoj de la urbo en ŝtonepoko. Burgo Eisenberg estis antaŭula de la nuna kastelo. Ĝin konstruigiis en la 12-a jarcento margrafo de Meißen. En la 16-a jarcento ĝi alikonstruigis; sub duko Kristiano ĝi ricevis sian nunan aspekton (ĝis 1692). En la urbokvartalo Kursdorf estas tumulo-loko ĉe Malnova strato kiun militistoj sovetiaj damaĝis bedaŭrinde. En Jagen 88 estas du tumuloj de la juna ŝtonepoko.[1]

Ĉirkaŭfortikaĵo ekzistis jam en 1171. En 1219 klostro de la benediktaninoj el Zwickau alilokigitis tien ĉi; la meblaro estis de la aŭgustenana konvento kiu translokigitis malmulte antaŭe disde Camburg al Zwickau. En 1219 Eisenberg nomitis jam civitas kaj el 1256 oni jam konas la nomojn de pluraj burĝoj. Ekde la 13-a jarcento surlokis landgrafaj ministroj.

En 1450 en la kuro de la Saksia interfrata milito la Jakobo-kapelo - en la nuna ŝtata forstujo Hainspitz - detruitis laŭdire. La ŝtonojn oni uzis je la fino de la 16-a jarcento por starigi la kirkon en la nuna kvartalo Saasa kaj la Hundertmark-domo ĉe la ĉefa bazarplaco. Restaĵoj kapelaj videblis ĝis la 18-a jarcento. [2] En 1485 Eisenberg, parto de elektoprinca Saksio venis okaze de la Lepsika separokontrakto en la manojn de la Ernestidoj. En 1524 enkondukitis Reformacio kaj inter 1681 kaj 1707 la urbeto estis eĉ rezideja de la Duklando Saksio-Eisenberg. Poste ĝi apartenis al Saksio-Altenburg. Ankaŭ la Distrikta administradujo ajzenberga havis siajn ejojn en Eisenberg.

En 1880 konstruitis fervojlinio ĝis Crossen an der Elster kaj en 1905 uesten ĝis Neuengönna-Porstendorf. La laste menciita funkciis ĝis 1969, la parto ĝis Crossen almenaŭ ĝis 1999. La trakoj forigitis kaj la tuto estas nuntempe ciklovojo.

1900 ĝis nun[redakti | redakti fonton]

Dek mortintaj ajzenberganoj post bombatako de la Aliancanoj, 8 mortintaj usonanoj post kraŝo; 1945 ĉe Mühltal-valo
Demografio de Eisenberg inter 1830 kaj 2017

Dum nazia tempo estis enregione etaj grupoj da socialdemokratoj kaj komunistoj kiuj rezistadis: rondoj ĉirkaŭ Heinz Schubert kaj Friedrich Singer disdonis kontraŭnaziajn skribaĵojn. Minimume 326 punlaboristoj laboris en la urbo dum la Dua mondmilito (ekz. en la industrioj armilfara, lignoprilbora, meblofara, ŝufara, ledaĵfara, metalprilabora, ilarfara, ĥemiindustria). En 1974 renovitis memorigaĵo ĉi-priea.[3]

En la 9.2.1945 koliziis en la aerspaco inter Jena kaj Eisenberg du bombaviadiloj de la Usona Armeo. La plejmulto de la ekipo mortis. Antaŭkraŝe oni terensendis ankoraŭ la bomojn.[4] En la 9.4.1945 atakitis efektive la stacidomo; ankaŭ loĝdomoj trafitis.[5] Liberiĝo fare de la nazia diktaturo fare de la usonanoj estis en la 13.4.1945 antaŭ okupiĝo fare de la Ruĝa Armeo ekde julio 1945. Je la komenco de la 1950-a jaroj iĝis kontraŭkomunisma rezistadgrupo nome Eisenberger Kreis kiu vidis sin en la tradicio de kontraŭfaŝisma agado.[6] En la 25.10.1989 okazis preĝo por la paco en plenŝtopita Lutera salonego antaŭ ekmarŝo tra la urbo. La spektaklo ripetitis ĉiun merkredon.

En Eisenberg estas la centra bonvenigcentro de la Liberŝtato Turingio por rifuĝintoj kaj azilpetantoj el la tutoa mondo. La konstruaĵo konstruitis en 1870 kiel kolbasfabriko kaj estis poste oldulejo, lazareto, kazerno, policejo kaj hejmo por la (malmultaj!) okcidentgermanaj azilpetantoj en GDR.[7][8] Je alfino de 2013 estis ene pli ol kvin centoj da homoj.[9]

Demografio[redakti | redakti fonton]

La interesa demografia evoluo de Eisenberg jenas:

jaro enloĝantoj
1830 4.557
29.10.1946 15.299
31.08.1950 14.261
31.12.1960 13.839
31.12.1981 13.060
31.12.1984 13.361
31.12.1994 11.536
31.12.1995 11.266
31.12.1996 11.274
31.12.1997 11.281
31.12.1998 11.225
31.12.1999 11.175
31.12.2000 11.764
31.12.2001 11.681
31.12.2002 11.532
jaro enloĝantoj
31.12.2003 11.487
31.12.2004 11.545
31.12.2005 11.424
31.12.2006 11.392
31.12.2007 11.261
31.12.2008 11.072
31.12.2009 11.087
31.12.2010 11.154
31.12.2011 10.653
31.12.2012 10.694
31.12.2013 10.995
31.12.2014 11.404
31.12.2015 13.699
31.12.2016 12.199
31.12.2017 10.842
jaro enloĝantoj
31.12.2018 10.885
31.12.2019 10.849

Datenfonto ekde 1994: Thüringer Landesamt für Statistik

La malnova kerno

Promeneto traurba[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1524 ekzistis en Eisenberg Kruco-monaĥinejo kion atestas hodiaŭ nur stratonomo. Arkitekturemuloj ŝatas viziti la Kastelan kirkon (germane: Schloßkirche) el la 17-a jarcento. Ĝ nombriĝas inter la plej belaj kaj imponaj kastelaj kapeloj barokaj en Turingio. La kombino inter altaro, ambono kaj orgeno perfektas. Krome fascinas la stukaĵoj enaj. La Kastelo Christiansburg, kie estis hodiaŭ oficejoj distriktaj, kun sia kastela parko ankaŭ apartenas al tiu ĉi ensemblo. Ĉe la piedo de la kastelo troviĝas herboĝardenego alloga por botanikemuloj kaj ripozumserchantoj.

En la historia kerno estas bela bazarplaco kun elstare belaj burĝaj domoj el la jarcentoj 16-a, 17-a kaj 18-a. Urbodomo kun okangula turo kaj la superintendantejo kiel ankaŭ la Klötzner-domo kun la urbomuzeo menciindas. Kompletigas tiun belecon aranĝan la malfrugotika paroĥuja Kirko Sankta Petro kaj la Puto de la maŭro. La Zooparkon de Eisenberg fondis la pianokonstruisto Felix Geyer, kiu starigis sur sia propra bieno ĝardenon belan kun maloftaj kreskaĵoj kaj fantaziaj ejoj. Bedaŭrinde ne tuto konserviĝas, nek de la ejoj nek de la plantoj. Sur areo de 2,5 hektaroj vivas ĉirkaŭ 350 bestoj de 50 specoj.

Ekskursocelo mallongdistanca Mühltal[redakti | redakti fonton]

La arbaroza kaj romantika Mühl-valo estas la preferate ekskursocelo de la eisenberg-anoj. La akvo de la Rauda-torento movigis iam ok muelejojn, el kiuj restis nur la toponomio. En 1953 la lasta muelejo ekmalfunkciis. Hodiaŭ kelkaj muelejoj estas gastejoj kaj pensionoj. La bakejo de la Naupold-muelejo gastigas eĉ etan muzeon (Mühltalmuseum). Milo Barus, kiu laŭdire estis ĉirkaŭ la jaro 1950 la plej forta viro de la mondo, translokiĝis tien kaj iĝis gastejestro. La Waldhaus Milo Barus memorigas onin pri li. Plusa atrakciaĵo estas Maketa parko (germane: Miniaturenpark) sur la teritorio de la Robert-muelejo ĝuste ĉe la komenciĝo de la Mühl-valo (por migrantoj venantaj aŭ de Eisenberg aŭ de Gera). Tie admireblas maketoj de multaj muelejoj.

Geografio/geologio[redakti | redakti fonton]

Kvartallaro municipa
Eisenberg, elaera vido (2011)

Eisenberg troviĝas en al aero de la sandŝton-tavolo de Saale-Elster en ne tro alta monteta pejzaĝo, kies flaŭro konsistas parte el arbaroj foliaj kaj pinglaj. Geologie superpotencas bunta grejso. Eisenberg plejparte kuŝas sur altebenaĵo kiu etendiĝas sur ĉ. 275 metroj de oriento al okcidento. Sude kaj norde supraĵo tuj deklivas en du valojn en kiuj fluas la torentoj Malzbach kaj Raudabach. Nordokcidente troviĝas Reuche, altaĵo el konkokalko kun arbaroj kiu fine iĝas agra montetaro.[10]

Kvartalaro kaj najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Pluva diagramo ajzenberga

Eisenberg konsistas el la historia kerno kaj la pli malnovaj zonoj. Ĉirkaŭ 1 km norde de la centro estas Heimstätten-setlejo. En la valo Raudatal, sude de la malnova urbo, surfadeniĝas laŭlonge de la rivero ok akvomuelejoj. Al Eisenberg enkorpigitis Friedrichstanneck, Saasa kaj fine (8.3.1994) Kursdorf (8. März 1994). Apudas la urbon la komunumoj Gösen, Hainspitz, Heideland, Petersberg, Rauda, Silbitz, Tautenhain kaj Weißenborn. Eisenberg mem havas la jenajn kvartalojn: Kernstadt/urbokerno, Friedrichstanneck, Saasa kaj Kursdorf. Proksime de Kursdorf estas la norda enirejo je la idilieca ekskursocelo Eisenberger Mühltal.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La averaĝa pluvo de la jaroj inter 1961 kaj 1990 estis laŭ la mezurstacio ajzenberga 646 mm: tio estas malpli ol la tutgermana meznombro ekster la monatoj aprilo kaj aŭgusto. La plej seka monato estas februaro, la plej malsekaj junio kaj aŭgusto.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Homoj rilataj al la urbo[redakti | redakti fonton]

  1. Sven Ostritz (eld.): Saale-Holzland-Kreis, Ost (= Archäologischer Wanderführer Thüringen. Heft 9). Beier & Beran, Langenweißbach 2007, ISBN 978-3-937517-51-3, p. 73 kaj 75.
  2. Ostritz 2007, p. 78
  3. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (Hrsg.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945. Band 8: Thüringen. VAS – Verlag für Akademische Schriften, Frankfurt am Main 2003, ISBN 3-88864-343-0, p. 208-209
  4. Ulrike Kern und Jörg Petermann: Noch immer bewegt der Flugzeugabsturz über dem Mühltal vor 75 Jahren. Thüringer Landeszeitung, 8.2.2020
  5. Günter Sagan: Ostthüringen im Bombenkrieg 1939–1945. Michael Imhof, Petersberg 2013, ISBN 978-3-86568-636-7, p. 185.
  6. Eisenberger Kreis, ĉe jugendopposition.de
  7. Bernd Stöver: Zuflucht DDR. Spione und andere Übersiedler. C.H. Beck, München 2009, ISBN 978-3-406-59100-6.
  8. Ulrich Stoll: Einmal Freiheit und zurück. Die Geschichte der DDR-Rückkehrer. C h. Links, Berlin 2009, ISBN 978-3-86153-544-7.
  9. Daniela Egetemayer: Sie klingeln mitten in der Nac ht am Eisentor. Ĉe: Thüringische Landeszeitung, 10.12.2013.
  10. Stadt Eisenberg: Die Stadt stellt sich vor