Kastelo Friedrichstanneck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Friedrichstanneck
arkitektura strukturo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 57′ 51″ N, 11° 53′ 2″ O (mapo)50.9641511.88386Koordinatoj: 50° 57′ 51″ N, 11° 53′ 2″ O (mapo)
Kastelo Friedrichstanneck (Turingio)
Kastelo Friedrichstanneck (Turingio)
DEC
Kastelo Friedrichstanneck
Kastelo Friedrichstanneck
Situo de Kastelo Friedrichstanneck
Kastelo Friedrichstanneck (Germanio)
Kastelo Friedrichstanneck (Germanio)
DEC
Kastelo Friedrichstanneck
Kastelo Friedrichstanneck
Situo de Kastelo Friedrichstanneck
Map
vdr
Kastelo Friedrichstanneck

Kastelo Friedrichstanneck (germane Schloß Friedrichstanneck) estas kadukega kastelo en samnoma kvartalo de la urbo Eisenberg (Turingio) en Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tanneck estis iam eta vilaĝo ueste de la tiama urbo Eisenberg. Tie ekzistis en la 16-a jarcento antaŭanta bieno. La unua mencio kiel kavalirbieno datumas de 1542. Posedinto estis Rudolph von Kayn. 50 jarojn pli malfrue posedis la tuton la eisenberga forĝisto Georg Neumeyer kiu vendis ĝin al la urbestro Johann Beyer. Kortega marŝalo Bose akiris ĝin en 1698 de Johann Georg Beyer. En 1707, post la morto de duko Kristiano (Saksio-Eisenberg) prenis la kastelon kiel vidvinejon lia edzino Sophie Marie de Hessen-Darmstadt. Post ŝia morto 1713 la kastelon ricevis Justine von Schauroth, poste Engelberth Otto, konsilisto kaj kortega medicinisto el Weißenfels; li posedis ĝin dum 8 jaroj. Poste aĉetis ĝin ĉefforstisto von Mosel el Lausnitz por sia edzino Elisabeth von Altbokkum. Krome li akiris grundojn kaj arbarojn kaj ricevis en 1741 fare de duko Frederiko la 2-a (Saksio-Gotao-Altenburg) la permeson nomi la lokon Friedrichstanneck

Ĝis 1751 nomitis kiel posedanto doktoro Gottlieb Friedrich Spindler kiu tiujare vendis ĝin al la princo Johano Adolfo (Saksio-Gotao-Altenburg). Post la morto 1799 li heredis la tuton al filino sia Johanna Adolfine Friederike, edzino (de 1783) de dragona kolonelo Johann Erdmann Siegmund von Schütz. Ŝi vendis la kastelon al la porcelanaĵfaristo Heinrich Ernst Mühlberg. Tie frato posedis en Tanneck ankaŭ porcelanpentrejon kiu ŝajne lokiĝis ene de la kastelo. Ĉirkaŭ 1900 la bieno apartenis al la familio de la eldonisto von Schroedel-Siemau, en 1949 i iĝis eksproprietigo de la familio von Burgsdorff. Hodiaŭ la eisenberga loĝdomsocieto administras tiun ĉi zorgigan objekton.

Muzeaj kaj aliaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Jam en 1953 partoj de la loĝzono ŝanĝitis en regionhistorian muzeon. Post la ekuzo de la kastelo fare de la komunisma kaj kaŝmilitistiga, porjunulara societo Gesellschaft für Sport und Technik, fare de la porjunula organizo Jugendklub kaj poste de infanĝardenistoj la kondiĉoj muzeaj tiom malboniĝis ke la muzeo fermitis en 1980.

La kastela parko kiel ankaŭ la tetrinkejo iam estis ŝatata ekskursocelo de la anoj de Eisenberg. Dum la tempoj de GDR la ejoj uzitis i.a. loĝade, muzee kaj klube, ne tro dece kaj maldigne. Maluzo posta kaj vandalismo efektigis ekde 1990 ke la tuta kastelo troviĝas ĝis nun en tre kaduka stato.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ostthüringer Zeitung/julio 2016: Eisenberger Schloß Friedrichstanneck weiter im Dornröschenschlaf[rompita ligilo]