Preĝejo Sankta Petro (Eisenberg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La urba kirko de sudo
Vido disde altarejo ĝiskirke
Altaro, krucifikso kaj baptujo

La Preĝejo Sankta Petro (germane: Stadtkirche St. Peter) estas la protestantisma urba kirko en Eisenberg en Germanujo. La malfrugotika halokirko troviĝas ĉe la norda flanko de la ĉefa bazarplaco post la urbodomo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la 12-a jarcento eble estis surloke kapelo kies unua mencio estis en 1219. Post kirkokonstruo sekvis multaj alikontruoj. En 1494 faritis la plej malnova parto, la malfrugotika ĥorejo. La navo estas de 1585 dume la turo orienta eĉ multe pli aĝas. Ĝis Reformacio la - nun jam ne ekzistanta - monaĥeja kirko ĉefa por la tuta urbokomunumo (sur grundo nomita In der Donitzschkau). Nur post 1530 la paroĥaj privilegioj venis al la ĝis tiam malunuaranga Petro-kirko de ĉebazarplace.

Meblaro[redakti | redakti fonton]

Pentristo el Gera, Samuel Claus, kreis inter 1622 kaj 1629 la altaron: ĝi havis predelon kun la Lasta Vespermanĝo, supre kiu depende de la eklezijaro alterne spekteblis aliaj bildoj pri Kristnasko, Krucumado kaj Pentekosto.[1] De tiu ĉi altaro ankoraŭ konserviĝis la pentraĵoj. La inter 1985 kaj 2008 restaŭritaj artaĵoj pendas hodiaŭ en la navo malsupre de la galerioj.[2] La nuna meblaro datumas de la tempo inter 1878 kaj 1880. Kreitis kverkan altaron kun predikejo kaj ambono en 1880 la kortega skulptisto G. Kühn. La saman jaron donacis la baptujon Marie von Sachsen-Altenburg. Malantaŭ la altaro estas baroka gablokruco trovite en 1918 en la subtegmentejo de la katolika tombeja kirko (Eisenberger Gottesackerkirche).

Orteno[redakti | redakti fonton]

Konstruits la orgenon en 1977 la firmao de Rudolf Böhm el Gotha.[3][4] Krome uzatas orgeneto de 1919 de Keates) kun naŭ registroj sur du klavaroj kaj kun pedalo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.96852211.906031