Predelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Beweinung – predelo de la unua kaj duan montroflanko de la altaro de Isenheim.
La unua montroflanko kun la intertempe restaŭrita aranĝo de la s-ta Antonio kaj de la s-ta Sebastiano kaj de la predelo de la altaro de Isenheim.

La predelo (ital. Stufe, Tritt) estas piedestalo aŭ ŝtupo, sur kiu staras retablo.

Laŭ Francisko Azorín predelo estas Benketo, laŭlonge de la kristana altara tablo, foje servanta kiel soklo de retablo k. havanta en la centra parto tabernaklon k. krucon.[1] Li indikas etimologion el la itala predella[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En la bildarto oni komprenas sub predelo la pentraĵonskulptaĵojn malsupre de retablo, tuj super la komunia tablo. La predelo ofte laŭ temo rilatas al la supre prezentitaj scenoj; ekz ĉe pasionociklo al la entombigo de Kristo. Pro la proksimeco al la altartablo (kaj pro la larĝa, malalta bildformato) ankaŭ la prezentado de la lasta vespermanĝo estas disvastigita predelmotivo. La predelon oni kelkfoje uzis kiel relikvujo.

En la skolo de Ulm preskaŭ regule en la predelo Kristo estas figurita kun krucnimbo kaj ĉirkaŭata de la dek du apostoloj.

Famaj predeloj estas:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 172.
  2. Azorín, samloke.