Kristiano (Saksio-Eisenberg)
Christian de Saksio-Eisenberg (naskiĝas la 6-an de januaro 1653 en Gotao, mortinta la 28-an de aprilo 1707 en Eisenberg) estis la ununura duko de Saksio-Eisenberg.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Christian estis la kvina filo de duko Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg) el ties geedzeco kun Elisabeth Sophia, filino de duko Johann Philipp (Saksio-Altenburg). Christian interesiĝis jam frue pri historio kaj arto. Li trejnitis ĉe la Universitato de Strasburgo ironte kune kun la fratoj Bernardo la 1-a (Saksio-Meiningen) kaj Henriko (Saksio-Römhild) je Grand Tour en Nederlandon, Svislandon, Savojon, Franclandon kaj Italujon.
Post la morto patra li regis ekde 1675 kune kun la fratoj la landon Saksio-Gotha-Altenburg. Li rezidejigis Eisenberg kaj ekloĝis tie en 1677 en la pligrandigita kaj laŭ li nomita Kastelo Christiansburg. Pro la frua morto de la unua edzino Christiane (Saksio-Merseburg) konstruitis la belega baroka Kastela kirko. Post la divido landa inter la frataro Christian ricevis krom la urbon kaj la distrikton Esenberg ankaŭ la distrikton Ronneburg, Roda kaj Camburg. Li aranĝigis ĝardenon ĉirkaŭkastelan kaj en 1683 ankaŭ teatron malgrandan. Pro tro pompa kortegumado la financa situacio baldaŭ ekproblemis. En la postaj jaroj li interesiĝis pli kaj pli pri alkemio kaj pensis havi kontaktojn kun fantomoj. Kun multaj spertuloj siatempaj li havis bonan rilaton kaj leteran interŝanĝadon. Pro tio li venigis poŝtoficejon al Eisenberg. Krome li subtenis la lernejojn (tiam estiĝis la posta Christian-gimnazio) kaj malfermis monejon. La urbon je propraj kostoj li provizis per freŝa akvo venanta per plumbaj tuboj kiujn li mem estis fariginta en laborejo sia.
Li mortis havante multajn ŝuldojn; same kiel la fratoj Albrecht (Saksio-Coburg) kaj Henriko (Saksio-Römhild) sen heredantoj. Mallonge antaŭmorte li al ĉiuj subuloj nuligis la impostopag-taskon por la daŭro de tri jaroj. Inter la restintaj fratoj kaj ties herendantoj ekestis kverelo (Coburg-Eisenberg-Römhilder Erbstreit) kiu haltis nur en 1735. La plejmulto de la teritorio venis en la manojn de la dukoj de Saksio-Gotha-Altenburg.
Geedzeco kaj idaro
[redakti | redakti fonton]La unua edzino estis ekde 1677 Christiane (Saksio-Merseburg), filino de duko Christian la 1-a. Ili havis unu filinon, Christine kiu nuptis en 1699 la dukon Philipp Ernst (Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg). En 1681 li edzinigis princinon Sophie Marie (Hesio-Darmstadt), filinon de landgrafo Ludwig la 4-a. Ili restis seninfanaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- August Beck: Christian, einziger Herzog von Sachsen-Eisenberg. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 4, Duncker & Humblot, Leipzig 1876, S. 178–180.
- Armin Basedow: Herzog Christians Verkehr mit den Geistern. Che: Sachsen-Altenburgischer vaterl. Geschichts- und Hauskalender für das Jahr 1938. Altenburg 1937.
- Wolfgang Huschke: Christian, Herzog von Sachsen-Eisenberg. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 3, Duncker & Humblot, Berlin 1957, ISBN 3-428-00184-2, S. 232 (Digitalisat).
- Wilfried Warsitzka: Herzog Christian von Sachsen und der Bau der Schlosskirche zu Eisenberg. Wartburg-Verlag, Jena 1992, ISBN 3-86160-065-X
- Gunter Walde, Roland Gräßler: Die Münz- und Medaillenprägungen des Herzogs Christian von Sachsen Eisenberg. Eigenverlag 2006, ISBN 3-9801911-7-6.[1]
- Hans-Joachim Böttcher: Wenig und bös war die Zeit meines Lebens – Anna von Sachsen (1567–1613). Dresden 2016, ISBN 978-3-941757-70-7, p. 158 ss.