Henriko (Saksio-Römhild)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriko
Duko de Saksio-Römhild
Persona informo
Heinrich von Sachsen-Römhild
Naskiĝo 19-an de novembro 1650 (1650-11-19)
en Gotha
Morto 13-an de majo 1710 (1710-05-13) (59-jaraĝa)
en Römhild
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Familio
Dinastio Ernestidoj vd
Patro Ernesto la 1-a de Saksio-Gotao-Altenburgo vd
Patrino Princess Elisabeth Sophie of Saxe-Altenburg vd
Gefratoj Elisabeth Dorothea of Saxe-Gotha-Altenburg • Dorothea Maria of Saxe-Gotha-Altenburg • Kristiano de Saksio-EisenbergBernardo la 1-a de Saksio-Meiningen • Johano Ernesto la 4-a de Saksio-Koburgo-Saalfeld • Frederiko la 1-a de Saksio-Gotao-Altenburgo • Ernest, Duke of Saxe-Hildburghausen • Albert V, Duke of Saxe-Coburg vd
Edz(in)o Marie Elisabeth of Hesse-Darmstadt vd
Profesio
Okupo aristokrato • politikisto vd
Laborkampo politiko • governance • nobelaro • mililtarto vd
Aktiva en Römhild vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Heinrich von Sachsen-Römhild

Henriko de Saksio-Römhild, germane Heinrich von Sachsen-Römhild (naskiĝis la 19-an de novembro 1650 en Gotha, mortis la 13-an de majo 1710 en Römhild) estis la ununura duko de la Duklando Saksio-Römhild.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis la sepa filo (el kiuj nur 4 pluvivis) de Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg). Post la morto de sia patro, en 1675, Henriko kaj liaj fratoj kune regis la Duklandon Saksio-Gotha-Altenburg. La 24-an de februaro 1680, post la traktato de dividado de la familiaj teritorioj li ricevis la nove kreitan Duklandon Saksio-Römhild.

En Darmstadt la 1-an de marto 1676, Henriko geedziĝis kun Marie Elisabeth von Hessen-Darmstadt, filino de Ludoviko la 4-a. Ili ne havis infanojn. De la 18-a de novembro 1680 la paro vivis en la Kastelo Glücksburg. Duko Henriko disvolvis rapidan konstruaktivecon. Li igis sian kastelon restrukturiĝi kaj rekonstruiĝi laŭ siaj deziroj. Dum lia regado al la kastelkirko estis konstruita kaj doganejo, kaj kvar domoj por la kortega nobelaro, kaj plie rajdlernejo, hipodromo kaj la oranĝerio.

Inter la pli grandiozaj konstruaĵoj estis kaverndomo nomita Plezurejo de Marie Elizabeth, kiun li amis tre multe, kaj plezurpalaco en Mertzelbach dizajnita fare de la kortega skulptisto Lux, kiu ankaŭ kreis la ĉefaltaron en la monaĥeja preĝejo. Multaj el tiuj konstruaĵoj jam ne ekzistas, sed Henriko priskribis ilin detale en libro kiun li ankaŭ publikigis. Tiu libro estas konsiderita unu el la malmultaj restantaj nuntempaj atestaĵoj pri efemera arkitekturo. Henriko ankaŭ drenigis la lagon Bürgersee konvertante ĝin en plezurĝardenon. Li provizis la urbokernan preĝejon per baroka altaro, brodornamita reĝa loĝio kaj nova orgeno.

Henriko estis sperta en mekaniko, arkitekturo kaj matematiko. Li malfermis princan bibliotekon en Schloss Glücksburg, kiun li pligrandigis konstante. Post lia morto ĝi estis heredita fare de la Duko de Saksio-Gotha. De 1691 ĝis 1693 li estis reganto por duko Frederiko la 2-a de Saksio-Gotha, kune kun sia frato Bernhard. Henriko eniĝis en imperian militservon kiam li estis juna kaj iĝis imperia Generalfeldzeug-majstro en 1697. En 1698, li ricevis la danan Elefantan Ordenon. En liaj lastaj kvar jaroj li estis la plej membro de la Ernestina dinastio. La luksa vivo en la kortego kaj la reprezentaĵoj de la duko alportis la malgrand-landan urbon de Römhild al ekonomia normaligo kaj kultura prospero. Sed la elspezo superis la financan forton de la duko. Kiam la populara reganto mortis neatendite en 1710, li postlasis multon da ŝuldoj. Lia heredo estis aŭkciita.

Henriko mortis en Römhild. Post lia morto, liaj teroj estis pridisputataj inter liaj fratoj. Poste, Römhild estis retenita memstare fare la pli juna frato, Johano Ernesto. Duko Henriko estis entombigita en la ĥorejo de la kirko en Römhild. Sed hodiaŭ de la tombo jam ne ekzistas iu resto. Lia geedziĝo estis seninfana. La princlando estis disigita dum la t.n. Coburg-Eisenberg-Römhild-heredkverelo, kiu estis solvita nur en 1735.

Literaturo[redakti | redakti fonton]