Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ernesto la 1-a
Duko de Saksio-Gotao kaj Saksio-Altenburg
Ernest I, duke of Saxe-Gotha-Altenburg.jpg
Middle Arms of the Duchy of Saxe-Altenburg.svg
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1601 (1601-12-25)
en Altenburg
Morto 26-an de marto 1675 (1675-03-26) (73-jara)
en Gotha
Tombo Margareta-preĝejo en Gotao [#]
Religio luteranismo [#]
Ŝtataneco Sankta Romia ImperioGermanio [#]
Familio
Dinastio Dinastio Wettin [#]
Patro John II, Duke of Saxe-Weimar [#]
Patrino Dorothea Maria of Anhalt [#]
Gefratoj John Frederick, Duke of Saxe-Weimar • John Ernest I, Duke of Saxe-Weimar • Albert IV, Duke of Saxe-Eisenach • Duke Frederick of Saxe-Weimar • Bernard of Saxe-Weimar • William, Duke of Saxe-Weimar [#]
Edzino Princess Elisabeth Sophie of Saxe-Altenburg [#]
Idoj Albert V, Duke of Saxe-Coburg • John Ernest IV, Duke of Saxe-Coburg-Saalfeld • Elisabeth Dorothea of Saxe-Gotha-Altenburg • Frederiko la 1-a • Bernardo la 1-a de Saksio-Meiningen • Henriko de Saksio-Römhild • Christian, Duke of Saxe-Eisenberg • Dorothea Maria of Saxe-Gotha-Altenburg • Ernest, Duke of Saxe-Hildburghausen [#]
Profesio
Okupo aristokrato • militisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Statuo de Ernesto la pia antaŭ la Kastelo Friedenstein, Gotha.

Ernesto la 1-a, la Pia (germane: Herzog Ernst I., der Fromme) (naskiĝis la 26-an de decembro 1601 en Altenburg, mortis la 26-an de marto 1675 en Gotha), estis duko de Saksio-Gotha kaj de Saksio-Altenburg. La duklandoj poste estis kunfanditaj en Saksio-Gotha-Altenburg. Li estis la naŭa filo de Johano la 2-a, Duko de Saksio-Vajmaro, kaj Dorothea Maria de Anhalt.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lasite orfo frue (lia patro mortis en 1605 kaj lia patrino en 1617), li estis edukita en strikta maniero, kaj estis talenta kaj frumatura sed ne fizike forta. Li baldaŭ montris trajtojn tipajn por la pieco de sia epoko. Kiel reganto, de lia karaktero kaj registara kapablo same kiel per persona atento en aferoj de ŝtato, li enkondukis oran epokon por siaj subuloj post la ruinigadoj de la Tridekjara milito.

Per saĝa ekonomia agado, kiu ne ekskludis decan malavarecon dum bonaj okazoj, li liberigis sian teritorion de ŝuldoj, heredigis ĉe-morte konsiderindan sumon al la fisko, kaj reduktis impostadon. Jura protekto kaj nekoruptebla, efika juĝistaro estis garantiitaj kaj liaj regularoj funkciis kiel modeloj por aliaj ŝtatoj. Li ne aboliciis sed almenaŭ limigis torturon dum arestoj pro esploro; koncerne la persekuton de sorĉistinoj li cedis al la komunaj antaŭjuĝoj, kvankam li ne estis ema al superstiĉo estante ankaŭ malamiko de alĥemio. Li malpermesis la dueladon kaj trudis mortopunon por la transvivintoj. Al la judoj li malpermesis setladon en la urbo.

En 1640, laŭ la plano de teritoria divido inter la fratoj, Ernesto ricevis la distrikton Gotha. Liaj leĝoj ne estis elpensitaj en la spirito de modernaj ideoj pri individua libereco; ili malpermesis sekretajn gefianĉigojn, provis reguligi robojn kaj etendiĝis eĉ al la stalo, kuirejo kaj kelo. Tamen liaj regularoj antaŭenigis agrikulturon, komercon, lernadon kaj arton.

Lia palaco de Friedenstein estis rekonstruita kaj ĝiaj kolektoj ŝuldas sian originon al li ankaŭ; la biblioteko iĝis unu el la plej grandaj en Germanio.

Preĝejoj estis konstruitaj kaj per lia Lerneja regularo (Schulmethodus) (1642) li iĝis la patro de moderna bazlernejo. Estis populara diraĵo ke liaj kamparanoj estus pli kleraj ol urbanoj kaj nobeloj aliloke, kaj ĉe lia morto, laŭdire eĉ ne unu el liaj civitanoj estis nekapabla legi kaj skribi. La Ernestinum-gimnazion li faris modele por aliaj, kiu altiris lernantojn ne nur de ĉiuj germanaj teritorioj sed ekz. ankaŭ de Svedio, Rusio, Pollando, kaj Hungario. Same li kreskigis la universitaton de Jena pliigante ĝiajn financojn kaj reguligante ĝiajn studojn, kun multe da emfazo de la teologia flanko.

Religio kiel centro de la regado[redakti | redakti fonton]

Religiema "troigo" okazis en liaj klopodoj en preĝejaferoj, kiuj donis lin la moknomon de Edifa Ernesto. Senkulpigo por tioma pieco estas trovita en la malkuraĝigo kaŭzita de la milito. La Biblio estis lia propra ĉiutaga libro kaj li klopodis konstante por igi siajn popolojn religiemaj laŭ strikta luterana modelo. Kristanisma instruo, konsistante el katekistaj ekzercoj sen biblia historio, estis daŭrigita eĉ al progresintaj aĝogrupoj. Kelkfoje tio maltrafis sian celon kaj efikis la kontraŭon. Tamen la Ernesta sistemo longe konserviĝis.

Liaj klopodoj por protestantismo ne estis limigitaj al lia propra tero. Li kontaktis ekz-e la imperiestron en Vieno en favore de siaj aŭstraj samreligiuloj. Li volis venigi rifuĝintojn al la regiono de Gotha. Li iĝis bonfaranto al la Misia Lutera Preĝejo de la Germanoj en Moskvo kaj eniĝis en amikecaj rilatoj kun la caro. Li eĉ sendis ambasadon enkonduki luteranismon en Etiopio, sed vane.

La reguloj por liaj familianoj estas miniaturo de lia registaro, de lia tero; la plej strikta disciplino regis en la Kortego. Ĝia vivo estis simpla kaj laborema, reguligita sur ĉiuj flankoj per religiaj ekzercoj. Daŭre venis novaj reguloj. Neniu detalo estis preteratentita kiu povus antaŭenigi la spiritan kaj fizikan evoluon de liaj infanoj, kaj ilia religia edukado estis portita al eksceso. Tamen liaj infanoj ne ĉagreniĝis kaj Ernesto mortis kun la honortitolo patro kaj savanto de siaj subuloj. Oliver Cromwell nombris lin inter la plej sagacaj princoj; en li estus enkarnigita "la ideo de protestanta patriarka princo kaj de kristana guberniestro prizorganta kaj ŝtaton kaj eklezion." Lia tombo troviĝas en la Margareto-kirko en Gotha.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]