Saksio-Merseburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duklando Saksio-Merseburg
Plena origina nomo:
Herzogtum Sachsen-Merseburg
16561738

duklando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
germana
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Antaŭaj ŝtatoj:
Elekto-Saksio Elekto-Saksio
Postsekvaj ŝtatoj:
Elekto-Saksio Elekto-Saksio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La duklando Saksio-Merseburg, germane Sachsen-Merseburg [SAKsn-MERzeburk] estis teritorio de la Sankta Romia Imperio kaj ekzistis ekde 1656/57 ĝis 1738 kun la rezidejo Merseburg. Ĝi estis posedaĵo de flanklinio de la albertida branĉo de la dinastio Wettin.

La saksia elektoprinco Johano Georgo la 1-a en sia testamento en 1652 decidis, ke ĉiuj tri pli junaj filoj post lia morto ricevu novajn princlandojn kreendajn el la elektoprinclando Saksio. Post lia morto en 1656 en kunvenoj de aprilo 1657 kaj de 1663 ekestis la duklandoj Saksio-Weißenfels, Saksio-Zeitz kaj Saksio-Merseburg.

kastelo Merseburg

La laŭ aĝo tria filo princo Kristiano ricevis la kastelojn, urbojn, komunumojn kaj teritoriojn Merseburg, Plagwitz kaj Rückmarsdorf (ekde 1891 respektive 2000 partoj de Lepsiko), Delitzsch (kun kastelo Delitzsch), Bad Lauchstädt, Schkeuditz, Lützen, Bitterfeld, Zörbig, la graflandon Brehna kaj la margraflandon Malsupra Luzacio, inkluzive de la urboj kaj kasteloj Calau, Luckau, Lübben, Doberlug, Finsterwalde, Döbern, Forst kaj Guben. Plejgrandparte tiuj posedaĵoj antaŭ la reformacio ĝis la jaro 1562 apartenis al la katolika episkoplando Merseburg, kiu tiujare perdis siajn teritoriajn posedojn.

Post la morto de la lasta regnestro, la duklando re-unuiĝis kun la elektoprinclando Saksio, el kiu ĝi antaŭe estis kreita. Ĝia teritorio tamen hodiaŭ apartenas ne al la federacia lando Saksio, sed al la najbaraj Saksio-Anhalto kaj Brandenburgio.