Pentagono (Usono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Pentagono desupre

Pentagono (angle: The Pentagon = Kvinlatero) estas la sidejo de la Usona Departmento de Defendo. Ĝi situas en Arlingtono, Virginio ĉe Vaŝingtono kaj konsistas el kvin aloj (formantaj regulan kvinangulon) el po kvin etaĝoj.

Ĝi estis inaŭgurita la 15-an de januaro 1943 kaj estas laŭdire la plej ampleksa oficeja konstruaĵo de la mondo; deĵoras en ĝi 23.000 dungitoj. Pro ĝia arĥitekturo necesas maksimume sep minutoj por iri de iu oficejo al iu alia. Ĉar je la tempo de la konstruo Virginio havis leĝojn pri rasa apartigo en publikaj konstruaĵoj, la Pentagono ricevis duoblan aron da necesejoj.

En 2001 Pentagono estis unu el la celoj de la atencoj de la 11-a de septembro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]