Buroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paulus Kruger, bura gvidanto

Buroj(Sud)-Afrikanoj estas la blankaj loĝantoj de Sud-Afriko, de nederlanda, germana, hugenotabelga origino. Ili parolas la afrikansan, lingvon derivitan de la nederlanda el la 17-a kaj 18-a jarcentoj kun vortoj prunteprenitaj el la angla, malaja, germana, kaj malpli ankaŭ el Kosa, San kaj kelkaj bantuaj lingvoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La buroj devenas de inter aliaj la blankaj kalvinistaj migrantoj, kiuj setlis dum la regado de la VOC (16521795) kaj la sekva brita regado ĉirkaŭ Kabo de la Bona Espero. Ili estis fuĝinta el religia maltoleremo kaj el troa demografia kresko. Ili intencis krei novan mundon, sed fakte similan al tiu abandonita en Nederlando, sed eĉ pli maltolerema. Tiele ili ege rivalis ĉefe kun la brita etendo en sama mondoregiono (foje ankaŭ kun tiu devena el aliaj landoj, krom Nederlando) kaj ĉiam superregis sur la indiĝenaj populacioj ĝis fino de la 20a jarcento.[1]

La unuaj nederlandanoj estre de Van Riebeeck setliĝis en Suda Afriko en 1652 kiel proviza stacio de la Nederlanda Orienthinda Kompanio, kie nune estas Kaburbo. En 1680 ili estis 800. El 1688 aldoniĝis 300 francaj hugenotoj kiuj same fuĝis el religia maltoleremo. En 1756 jam estis 5,000 eŭropanoj kaj fine de la 18a jarcento ĉirkaŭ 15,000, kiu etendiĝis norden kaj orienten malprofite por la indiĝenaj populacioj (kosoj, bantuoj, hotentotoj, boŝmanoj). Kiel defenda resurso kontraŭ indiĝenoj kaj kontraŭ kreska alveno de britoj, naskiĝis kaj poste plifortiĝis nacia sento de buroj kiel nova nacio. La britoj jam tute hegemoniis en Kaburbo kiam okazis en 1834 milito de kosoj kontruax buroj: tiuj akuzis la britojn ke tiuj ne protektis ilin; rezulte okazis unua granda elmigrado de buroj internen (trek). Kiam tiuj buroj klopodis fondi ŝtaton en Natalo, la britoj malhelpis ĝin kaj la buroj devis denove elmigri pli norden (dua trek) kien ili kreis en 1852 la Respublikon Transvalon plej norde okcidente de Mozambiko kaj en 1854 la Oranĵan Liberŝtaton iom pli sude. Britio agnoskis tiujn ŝtatojn, sed sudoriente la sothoj tute ne. El la 1860-aj jaroj tiuj ŝtatoj ege disvolviĝis kaj prosperis ĉefe danke al malkovro de diamantoj en Orange (1867, 1871) kaj de oro en Transvalo (1886). Ĉefa bura urbo Johanesburgo, fondita en 1866, havos 100,000 loĝantojn en 1895.[2]

Migrantaj buroj tra Karuo.

Tamen Britio ne intencis abandoni la minejajn riĉojn de Sudafriko en manoj de la buroj kaj klopodis helpi la grandan britan populacion setliĝintan en Transvalo (ĉirkaŭ 35,000 ĉirkaŭ la 1880-aj jaroj); tiuj estis nomitaj en afrikansa uitlandersuitlanderoj (fremduloj), kaj kvankam kontrolis grandan parton de la ekonomio ne havis voĉrajton. La brita ĉefministro de Kaburbo nome Cecil Rhodes tiuintence klopodis plialtigi la britan populacion en la minejaj areoj kaj en 1871 la britoj okupis Kinberley kaj Griqualand. Poste ili aneksadis Transvalon kiel brita kolonio, kio rompis la ĝistiaman ekvlibron inter britoj kaj buroj. La britoj reagis per la nomita unua Brita-bura milito, sed ili estis venkitaj en Majuba Hill (1881), per kio la buroj rekuperis iel la sendependon, kvankam ne totale.[3]

La intenco de Cecil Rhodes estis unuigi ĉiujn teritoriojn kie eŭropanoj hegemoniis en la areo (Suda Afriko) por unuigi ilin al la granda kolonia zono el Egipto al Sudafriko. En 1895 Cecil Rhodes instigis britan insurekcion de uitlanderoj en Transvalo kaj sendis armeeton (800 homoj) estre de sia amanto Leander S. Jameson; Kruger reagis kaj pere armeo de 7,000 homoj venkis kaj arestis Jameson, sendis lin al Britio, kie li estis enprizonigita, dum Cecil Rhodes finis sian karieron. Tamen Jameson revenos al Sudafriko, enposteniĝos, vidos la buran malvenkon kaj eĉ iĝos ministro. Dume la buroj plifortigis sian pozicion en Eŭropo kaj Kruger estis reelektita la kvaran fojon en 1898. Kiam en 1899 la britoj finfine venkis en Sudano, dediĉis sin al konstraŭstaro kontraŭ la buroj en Sudafriko; Kruger sentis sin sekura, sed la buroj el Kaburbo ne helpis tiam la burajn ŝtatojn. Komence de oktobro pro bura konfisko de brita trajno ŝarĝita el oro, komencis la milito, tiom dezirata de britoj.[4] Ambaŭ flankoj fidis je propra venko.

Unua milito[redakti | redakti fonton]

Bura familio, 1886

La konflikto enkadriĝis en la brita klopodo certigi la nord-sudan akson el Egipto al plej suda Suda Afriko, sed krome la du buraj ŝtatoj nome Transvalo kaj Orange estis tro grandaj (416,600 km²), tro riĉaj (oro, diamantoj, karbo, kupro, stano) kaj ne estis tro loĝataj de buroj (nur ĉirkaŭ 300,000 ĉe ĉirkaŭ miliono da indeĝenoj kaj plej malbone por tiuj, ĉirkaŭ 75,000 uitlanderoj, teorie malamikoj de buroj kaj aliancanoj de Granda Britio). Krome buroj loĝis tradicie ĉefe nur en kamparaj areoj, dum britoj akaparis pli riĉajn urbajn areojn. Granda Britio ne multe parolis pri la teritoriaj kaj ekonomiaj tialoj kaj montregis la postulojn de la viktimaj britoj de la buraj ŝtatoj por ekmiliti. Tamen la buroj atingis apogojn de multaj eŭropanoj kiuj komprenis la malbonan intencon de Granda Britio. La britoj fidis je tuja venko, sed ili estis nur 13,000 homoj dekomence kaj tiele la buroj eniris en la britaj kolonioj de Natalo kaj Kaburbo, konkeris grandajn teritoriojn kaj sieĝis en kelkaj urboj (Mafeking, Kimberley, Ladysmith) britajn soldatarojn.[5]

Spita la britan reagon (alvenis eĉ pli da volontuloj el kolonioj -Aŭstralio, Novzelando ktp- ol dekomencaj britaj soldatoj), la buroj ĝuis avantaĝon sur la tereno, kiun ili konis kaj kie ili estis alkutimiĝantaj rapide moviĝi. La buroj uzis plie ĉevalerion dum la britoj dependis el trajnoj kiuj ne ĉiam estis efikaj. Krome nek la stabanaro nek la soldataro britaj estis efikaj. Tiele la buroj superregis ĝis fino de oktobro 1899 kiam alvenis la Unua Brita Armeo kaj la trupa ekvilibro rompiĝis favore al britoj. Sed la malefika estrado de la generalo Buller malhelpis kaj la britoj ankoraŭ estis venkitaj ĉe Stormberg, Magersfontein, Colenso ktp., la duan semajnojn de decembro, nome la "Nigra Semajno". Tiam Buller estis anstataŭata de Lord Roberts, kies ĉefa stabanaro estis Kitchener, venkinto en Sudano. La situacio ŝanĝiĝis.

Dua milito[redakti | redakti fonton]

Kitchenes disvastigis la uzadon de ĉaroj kaj sendependo del trajnoj permesis al la britoj malfortigi la soieĝon al Kimberley, venki super la bura generalo Cronje en Paardeberg (februare de 1900). Sekvis aliaj venkoj kaj finfine la britoj okupis la ŝtaton de Orange. Post halto pro epidemio Roberts reatakis kaj konkeris Johanesburgon (31an de majo) kaj Pretorion (5an de junio) jam en Transvalo, kiu estis jam aneksata septembre de 1900. La prezidanto Kruger, laca kaj maljuna, foriris eksterklande serĉi apogon, sed jam ne revenos (mortiĝos en Svisio en 1904).[6]

Tria milito[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj buraj aremoj estis venkitaj, sed buraj luktantoj (ankoraŭ ĉirkaŭ 60,000 homoj) plue luktis vagade eĉ konservante la registarojn de ambaŭ ŝtatoj. La brita armeo de 200,000 homoj ne sukcesis kontroli la buran agadon kiu rapidatakis eĉ kontraŭ Kaburbo en 1901 aŭ kontraŭ la generalo Methuen marte de 1902. Kitchener urĝe draste malmoligis la miltkondiĉojn: reorganizis la trupojn, starigis sistemon de fortikaĵoj kaj blokaŭsoj (ĝis 8,000), amasdetruis, amasekzekutis, starigis amasmortigajn koncentrejojn por civiluloj ktp. La buroj ankaŭ draste reagis en Kablando per detruoj kaj mortigoj de aliancaj nigruloj. La milito atingis sian plej akran (kaj aĉan) punkton. Kritikoj leviĝis ne nur tra la tuta Eŭropo sed ankaŭ eĉ en Granda Britio. Post malsukcesaj klopodoj de februaro de 1901, Transvalo, kiu ne estis suferinte tiom da detruoj kiom Oranĵo, akceptis pacnegocadon marte de 1902, kiu finfine rezultis el la Pactraktato de Vereeniging (31an de majo 1902). Oni akceptis la totalan britan regadon sed ankaŭ memregadon de la buraj areoj (1907), kiuj pluhavos sian proprajn lingvon kaj kutimojn. Estis nek venkintojn nek venkitojn, ĉar kvankam Granda Britio finkontrolis la teritorion, tio kostis al ĝi ĉ. 21,000 mortojn. Dum la buroj suferis batale nur 4,000 mortojn, sed ankaŭ 26,000 mortojn pro mistraktado fare de britoj.[7]

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

La finfina venkintoj estos buroj, ĉar en 1910 la buraj areoj kaj la britaj kolonioj de Natalo kaj Kaburbo uniĝis en sendependan novan ŝtaton (Sudafriko), kies unua ĉefministro estis Botha iama buro, kiu devis milite venki insurekcion de ankaŭ iama buro De Wet. Krome en la 1940-aj jaroj la buroj, jam konataj kiel afrikansoj, starigis unikan sistemon de apartigo, kiu pludaŭros ankoraŭ duonjarcenton.

Kronologio[redakti | redakti fonton]

Statuo de Andries Wilhelmus Jacobus Pretorius (27a Novembro 1798 – 23a Julio 1853) en Pretorio
  • 1834.- Unua trek.
  • 1839.- Klopodo fondi ŝtaton Natalo.
  • 1852.- Respubliko Transvalo.
  • 1854.- Libera Ŝtato Orange.
  • 1866.- Fondo de Johanesburgo.
  • 1867.- Unuaj malkovroj de diamantoj en Orange.
  • 1871.- Britoj okupis Kinberley kaj Griqualand.
  • 1877.- Aneksado de la kolonio de Transvaal.
  • 1880.- Unua milito brita-bura.
  • 1881.- Bura venko en Majuba. Konferenco de Pretorio.
  • 1883.- La buroj rekuperas sendependon; Paul Kruger, prezidento.
  • 1885.- Unua barata enmigrado.
  • 1886.- Malkovro de oro en Transvaal.
  • 1890.- Cecil Rhodes, ĉefministro de Kaburbo.
  • 1895.- Insurekcio de uitlanderoj.
  • 1896.- Malamikeco inter britoj kaj germanoj.
  • 1897.- Alianco Transvaal-Orange kontraŭ Granda Britio.
  • 1898.- Kruger, reelektita prezidento de Transvaal.
  • 1899.- Konferenco de Bloemfontein. Imperiisma kresko en Granda Britio post la venko en Sudano. Komenco de la unua parto de la bura milito.
  • 1900.- Dua parto de la milito (feb-sept). Kitchener brita estro. Foriro de Kruger.
  • 1901.- Kreska malhumanismo en la bura milito. Koncentroj de civilaj populacioj. Malsukcesa amnestio por buroj.
  • 1902.- Fino de la tria parto de la milito. Paco de Vereeniging (31a de majo).
  • 1907.- Memregado por la buraj respublikoj.
  • 1910.- Kreo de la Sudafrika Unio. La bura Botha iĝas ĉefministro.[8]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, La aventura de la historia, Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝo 30.
  2. Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, La aventura de la historia, Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝo 31.
  3. Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, La aventura de la historia, Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝo 32.
  4. Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, La aventura de la historia, Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝo 33.
  5. Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, La aventura de la historia, Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝo 34.
  6. Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, La aventura de la historia, Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝoj 36-37.
  7. Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, La aventura de la historia, Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝoj 38-39.
  8. Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, La aventura de la historia, Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝo 37.