Christian Heinrich Friedrich Peters

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Heinrich Friedrich Peters
Christian Heinrich Friedrich Peters
Christian Heinrich Friedrich Peters
Persona informo
NomoChristian Heinrich Friedrich Peters
Dato de naskiĝo19-a de septembro 1813
NaskiĝlokoKoldenbüttel
Dato de morto18-a de julio 1890
MortolokoClinton
Aĝo je morto76
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoLalande Prize [+]
Portalo pri Homoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Christian Heinrich Friedrich Peters (naskiĝis la 19-an de septembro 1813 en Koldenbüttel, mortis la 18-an de julio 1890 en Clinton) dan-devena usona astronomo Oni ne konfuzu lin kun la germana astronomo Christian August Friedrich Peters.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Ŝlesvigo-Holstinio, kiu estis tiam parto de Danio, kaj poste, de Germanio. Li lernis en Germanio, (sub la instruo de Carl Friedrich Gauss). Poligloto, li restadis en Italio kaj Turkio, antaŭ iri en Usonon en 1854.

Li laboris en la Kolegio Hamilton de Clinton (Nov-Jorkio), kie li malkovris 48 asteroidojn.

En 1889, li kompromitiĝis en konflikto pri iu stela katalogo, kontraŭ sia kolego Charles A. Borst. La afero iris en justicon, li estis kondamnita kaj apelaciis; sed mortis nelonge poste. La kondamno estis nuligita, sed nenia nova procezo okazis.

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

Li estis unu el la plej abudaj trovintoj da asteroidoj el sia epoko, li ankaŭ malkovris la periodan kometon 80P/Peters-Hartley, pluraj variantaj nebulozoj kaj galaksiojn.

La asteroido 100007 Peters[1] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]