Josef Buršík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Buršík


Naskiĝo 11-a de septembro 1911
en Postřekov, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 30-a de junio 2002
en Northampton, Britio, Unuiĝinta Reĝlando
Soldata kariero
Rango: generalmajoro
Tempo de deĵoro: dua mondmilito
Deĵoris en: ĉeĥoslovaka infanteria brigado
Speco: komandanto
Taĉmento: tanka roto
Militoj: dua mondmilito
Bataloj: batalo ĉe Sokolove, Karpata-dukla operaco
Medaloj:
Persona informo
Tombo Northampton
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Subskribo Josef Buršík
Familio
Edz(in)o Naděžda Anastasie Pospíšilová
Parencoj Josef Bursik
Okupo
Okupo militisto • konstrua desegnisto • milita komandisto • rezistobatalanto
vdr

Subleŭtenanto Josef BURŠÍK (generalmajoro), komandanto de tanka roto de la ĉeĥoslovaka infanteria brigado en Sovetunio - eminentiĝis en bataloj je Kievo, naskiĝis la 11-an de septembro 1911.

Karto kun foto škpt. Sergej Petras kaj Capt. Josef Buršík. Foto farita dum militista parado en Ostrava, en 1945.

Preskaŭ forgesita okazintaĵo de la plej fama ĥodo[redakti | redakti fonton]

Heroo, patrujperfidulo, liberiginto. En la servoj al la naskolando li trairis tra militaj tranĉeoj kaj en la unua batallinio li partoprenis en la plej sangaj bataloj de la dua mondmilito. Kelke da jaroj post ties fino bolŝevikoj rekompencis sin al li por tio per malhonoriga malliberigo kaj per publika hontigo. Por purigo de sia nomo poste la fiera soldato sopireme atendis kvardek jarojn. Li ĝisvivis. Kiam en la unua julia semajno en la brita Northampton ili estis sepultantaj lin, li havis vestita uniformon kun rango de generalmajoro kaj sur la brusto Ordenon de Milan Rastislav Štefánik.

Lia junaĝo[redakti | redakti fonton]

Josef Buršík devenis el Postřekov el Ĥodio. Li tre fieris pri sia ĥodia deveno. Li estu kie ajn en la mondo, li senĉese rememorigis ĝin. Lia patro, etkamparano, perlaboris krome per konstruado de fabrikaj fumtuboj. Josef Buršík havis kvin gefratojn. Eĉ spite de ne tro bonaj sociaj rilatoj li studis en ŝtata Industria lernejo en Plzeň. Li finvizitis bazan soldatservon ĉe la 18-a regimento ankaŭ en Plzeň. Aŭtune de la jaro 1938 kiel rezervista suboficiro mobilizis kaj kun sia regimento li okupis limon inter Falknov kaj Cheb. Hejmen li revenis nur post munkena interkonsento en de germanoj okupitaj Sudetojn, kiuj estis jam parto de Bavario. Li devis egaliĝi kun grandega disiluzio. Pli li ne havis laboron, li do eklaboris en germana firmao en Nurenbergo. Estis klare al li, ke li devos iel solvi sian situacion. Unu el eblecoj estis foriro eksterlanden, kie, kiel li aŭdis, komenciĝis krei la ĉeĥoslovaka armeo. En marto de 1939 germanoj okupis reston de la teritorio kaj ili kreis Protektoraton Bohemio kaj Moravio. Tio definitive decidis.

Soldatiĝo[redakti | redakti fonton]

Somere de 1939 Josef Buršík elmigris tra Moravia Ostrava ĝis Pollando. Simile kiel cetera elmigrintoj li aniĝis en nove estiĝantan ĉeĥoslovakan taĉmenton en Małe Bronowice. Post atako kontraŭ Pollando li retiriĝas kun la taĉmento orienten. En siaj memuaroj li pli poste skribas pri tio: "Fervoja vojkruciĝo en Krosno unuafoje montris al ni plene la terurojn de la milito. La malamika bombardado neniigis fervojan konstruaĵon, hejtejon, vagonojn kun faruno, el kolonoj pendis traŝirigita dratoj de telefona kaj elektra kondukilaroj." En Tarnopol Buršík apartenis al tiuj ĉeĥoslovakaj soldatoj, kiuj kun maŝinpafiloj partoprenis en kontraŭaviadila defendo de la urbo. Sed tiutempe jam ĉiuj sciis, ke la situacio estas senelireja. La dudekan de septembro la ĉeĥoslovaka taĉmento renkontiĝis kun Ruĝa Armeo, kiu jam la kvaran tagon estis okupanta la polan teritorion el oriento. Buršík estis komune kun la ceteraj internita. Komence de la jaro 1942 li aniĝis en la 1-an ĉeĥoslovakan kampan batalionon, li partoprenis ekzercon por eligo en Protektorato kaj pli poste ankaŭ oficiran lernejon. Sian unuan kampan bapton li travivis kiel komandanto de taĉmento en marto de 1943 ĉe Sokolove. Ĉi tie li estis ankaŭ vundita. Li batalis sur alia flanko de rivero Mĵa. Lia taĉmento estis parto de la unua roto, al kiu komandis ĉefleŭtenanto Otakar Jaroš. "Mian taĉmenton poste la komandanto de roto revokis en la duan defendan zonon ĉirkaŭ preĝejo, kie oni dure batalis. Areto da soldatoj despere defendis sin per kontraŭtankaj grenadoj antaŭ malamikaj tankoj. Ĉie ĉirkaŭe en la bruegado de eksplodoj kaj ekpafoj, en krakado de fajro estis aŭdebla veado de la vunditoj kaj stertorado de la mortantaj kunbatalantoj."

En novembro de 1943 Buršík komandis al tanka roto de la nove kreita ĉeĥoslovaka tanka bataliono en batalo pri Kievo. Denove li eminentiĝis kiel la komandanto. "Nia sturmo rapide ekis. Sed pluan antaŭenpaŝon retenigis forta rezisto de malamika defendo, apoganta je komplekso de fabriko Bolŝevik. Feliĉe al mia tanko alkuris du knabinoj, kiuj anoncis al mi, kie estas unuopaj apogoj kaj postenoj de germanoj. Mi ordonis al tri tankoj, por ke ili kanonadu el la loko la ĉirkaŭaĵon de fabriko Bolŝevik. Per tanko Jan Žižka mi trabatis pordegon de la fabriko, neniigis transporteron kun eksplodaĵoj kaj komune kun mitralistoj de rotestro Baĵina neniigis la restantajn lokojn de rezisto." Por tiu ĉi operaco estis donita al li titolo Heroo de Sovetunio. Pli poste Buršík partoprenis en ĉiuj signifaj bataloj de ĉeĥoslovakaj tankistoj sur la orienta batalfroto kaj li finis la militon en rango de staba kapitano kiel la komandanto de la 2-a tanka bataliono de la 1-a ĉeĥoslovaka tanka brigado.

Masakro ĉe Sokolove[redakti | redakti fonton]

"Ĉiu el ni, partoprenintoj de la nacia rezistmovado kontraŭ naziismo, havis la sama celon: ne permesi, por ke la naziismo venku, kaj fari, por ke nia respubliko estu kiel eble plej rapide liberigita. Kaj absoluta plimulto el ni havis ankaŭ tiun opinion, ke ni ne devas permesi, por ke post la liberigo estu instalita tia politika establo, kian ni ekkonis en Sovetunio. Mi ĵuris, ke hejme mi ne silentos pri tio, kiel nehoma estas komunisma establo en la 'lando, kie morgaŭ signifas jam hieraŭ'," rememoras la legendo de la kontraŭnazia rezistmovado Josef Buršík en sia libro Ne bedaŭru viktimojn (ĉeĥe Nelituj oběti). Li plenumis sian ĵuron. Ĝuste tial tiu ĉi Heroo de Sovetunio aperis en malliberejo en Mírov kaj poste li malaperis el komunismaj legolibroj kaj lernolibroj por longaj dekjaroj. La fascina soldata kariero de Josef Buršík, la ĥodia naskiĝinto, komenciĝis senpere post la okupo de Sudetoj. Ĝuste pro reago je ties anekso li decidiĝis foriri Pollandon, kie en Małe Bronowice li aliĝis al pluaj fuĝintaj ĉeĥoslovakaj soldatoj decidiĝintaj batali je la liberigo de la lando. Sed antaŭ ol ili havis tempon por formiĝi en batalkapablan taĉmenton, Pollando detruiĝis sub premo de armeo de Hitler kiel dometo el ludkartoj. Buršík poste ne estis militkaptita fare de antaŭenpaŝantaj germanoj, sed fare de Ruĝa Armeo, al kiu parto de Pollando surbaze de sekretaj germanaj-rusiaj interkonsentoj falis. Anstataŭ bataloj kontraŭ faŝismo tiel Buršík fariĝis arestito de timata NKVD, kiu tratiris lin tra sistemo de siaj gulagoj. Sed post atako kontraŭ Sovetunio danke al diplomatia klopodo de la londona registaro kaj de kolonelo Heliodor Píka li komune kun pluaj arestitoj venis ĝis Buzuluk, kie komencis formiĝi la kerno de la estonta ĉeĥoslovaka soldataro, kiu estis komence de la jaro 1943 sendita al batalfronto. Josef Buršík, kiu intertempe finis la oficiran kurson, fariĝis komandanto de la 3-a taĉmento en roto de kapitano Jaroš. La bapton per milita fajro tiel la estonta heroo spertis ĉe vilaĝo Sokolove, kie la antaŭenŝovita roto de Jaroš defendis transirejon trans la frostiĝinta rivero Mĵa. La 8-an de marto 1943 eksturmis ilian postenon ĉirkaŭ 60 germanaj tankoj kaj tri batalionoj da soldatoj kun forta subteno de artilerio. La sturmo daŭris la tutan tagon kaj malegala batalo daŭris ankaŭ nokte. Buršík tiel estis verŝajne unu el la lastaj, kiuj vidis kapitanon Jarošon viva. Fine super mateniĝo de la venanta tago li trarampis sin kun lastaj dek unu soldatoj al la ĉefa defenda linio malantaŭ la rivero. Ĉiuj estontaj komunistaj "memorantoj" de la sokolova batalo - se tie ili entute estis - troviĝis en trankvilo kaj en postventejo de la stabo. Poste ili priskribis la morton de kapitano Jaroš, kiun ili priskribis kiel konvinkitan komuniston. Sed nenio estas pli malproksima al la vero - Jaroš estis precipe demokrato kaj obstina antikomunisto. Same kiel Buršík, kion eĉ ne unu el ili lasis por si.

Hombuĉado ĉe Dukla[redakti | redakti fonton]

De maldekstre: Richard Tesařík, Antonín Sochor kaj Josef Buršík

Post la masakrigo de la unua roto ĉe Sokolovo kaj la sekva retiriĝo de la tuta taĉmento Buršík venis en tankan metilernejon, kie li venis al armilo, per kiu li pli poste plej multe famiĝis - per T-34. Post finigo de la kurso li komune kun ceteraj ĉeĥoslovakoj transŝoviĝis al Kievo, kie ili estis la 5-an de novembro envicigitaj en sian duan batalagadon - liberigantan atakon je Kievo. Ĝuste tiu ĉi kruelega batalo alportis al Josef Buršík tiam la plej superan penseblan soldatan honorigon - titolon de Heroo de Sovetunio. Tankoj, al kiuj li komandis, nome kiel la unuaj sukcesis post dekseshora sanga masakrado trabati sin ĝis la centro de la urbo. En januaro de 1944 Buršík per simila maniero eminentiĝis denove - ĉifoje en la ĉirkaŭaĵo de Ĵaŝkov, kaj kiam en aŭgusto de la sama jaro eksplodis Slovaka nacia ribelo, li trairis ankaŭ tra geheno de Karpata-dukla operaco, kie la ĉeĥoslovaka armea korpuso laŭvorte elsangis. Sed Buršík en la unuaj linioj sukcesis supervivi eĉ tiun ĉi hombuĉadon kaj li apartenis tiel inter la areton da feliĉaj soldatoj, kiuj la 6-a de oktobro 1944 hisis sur la ĉeĥoslovaka ŝtatlimo la nacian flagon. Komence de la jaro 1945 li poste enkadre de la t.n operacoj en Moravia pordego enviciĝis ankaŭ en liberigadon de Ostrava, kie lia bataliono denove apartenis al la plej bonaj servante kiel "gluigisto de truoj". Ĝuste tiuj ĉi bataloj preskaŭ fariĝis al Josef Buršík fatalaj. Kutime li nome gvidis batalon el malfermita fermaĵo de sia tanko. Dum pripafado la fermaĵo tiel knokaŭtis lin en la tankon, ke Buršík rekonsciiĝis nur post tri tagoj de senkonscio. Sed komence de majo, kiam eksplodis Praga ribelo, li jam staris frunte de la taĉmento, kiu kiel unu el la unuaj veturis al la ĉefurbo por helpi. Ke la tankoj de Buršík alveturis tien nur kelke da horoj pos fama alveturo de la 1-a ukrainia batalfronto, pli poste komunistaj ideologoj sukcesis sukcese sekretigi.

El la heroo proskribito[redakti | redakti fonton]

post la germana kapitulacio Buršík apartenis al la plej ĉirkaŭflugataj personoj. Ne estas mirinde - da vivaj herooj de Sovetunio ne estis multe. Post la jaroj pasigitaj en la milita tumulto li tiel malrapide komencis alkutimiĝi al pli civila vivo. Li duanfojon edziĝis (la unua "batalfronta" geedzeco en la paco rapide disfalis), li organizis futbalmatĉojn de armea trupo kaj precipe li kuracis al si la militajn vundojn - plej multe endanĝerigis lin tuberkulozo, per kiu li kontaĝis en Orienta batalfronto en Galicio. Sed la trankvila periodo de la vivo de Buršík ne daŭris longe. Ĉar li senĉese pli evidente vidigis sian deciditan antikomunismon, li estis la 11-an de novembro 1949 arestita kaj post inscenigita proceso en marto de 1950 pro "grandperfido" kondamnita al dek jaroj de malfacila prizono, al perdo de civitanaj rajtoj, al perdo de duono de la posedaĵo kaj al perdo de ĉiuj honorigaĵoj. Li revokis sin kaj li ricevis je kvar jaroj pli multe. Kiam en Mírov, kien li estis lokigita, komenciĝis lia sanstato abrupte malboniĝi, ili transveturis lin en malsanulejon en Hradisko ĉe Olomouc. Ĝuste de tie li sukcesis kun helpo de proksimuloj kaj amikoj fuĝi. Malgraŭ tio ke politika kaj armea polico klopodis kapti lin per ĉiuj atingeblaj rimedoj, li sukcesis fine eĉ kun la edzino transpaŝi la limon en Bavarion. Sed hejme restis ambaŭ iliaj malgrandaj filinoj, al kiuj la komunismaj oficejoj permesis transloĝiĝi nur en la jaro 1963 post eksterordinara premo de brita registaro. La unuajn jarojn de la elmigrado Buršík pasigis en Germanio, kie li laboris por Usona fonduso de helpo al ĉeĥoslovakaj fuĝintoj kaj pro progresinta tuberkulozo li ankaŭ suferis operacion, dum kiu estis forprenitaj al li liaj ses ripoj. En 1955 li poste jam por daŭre transloĝiĝis ĝis Granda Britio. Sed enkadre de siaj eblecoj nek tie li klopodis kontribui al falo de ĉi tieaj komunistoj, kaj tial li komencis labori en la tuta vico de ekzilaj organizoj. Spite al la granda malfortiĝo, kiun dum la jaroj la nekuracata tuberkulozo kaŭzis al li, Josef Buršík fine ĝisatendis la sopiratan falon de komunismo kaj rehonorigon de sia nomo. Tuj en la postrevolucia jaro prezidento Havel avancis lin en rangon de generalmajoro kaj je unu jaro pli poste li ankaŭ honorigis lin per Ordeno de Milan Rastislav Štefánik. Sed karakterize estas, ke rekompencon en aspekto de ĝisviva rento la milita veterano ne ĝisatendis en la naskolando. Kaj malgraŭ tio, ke la brita registaro aprezis senhezite per tiu ĉi maniero liajn soldatajn meritojn. Rebonigi la maljustaĵon oni jam ne plu sukcesos - la 30-an de junio 2002 Josef Buršík, la lasta vivanta Heroo de Sovetunio, mortis.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.