Buzuluk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buzuluk
ruse: Бузулук
urbo
Bonvenu en Buzuluk
Oficiala nomo: Бузулук
Lando Rusio Rusio
Federacia distrikto Apuvolgia fed. distrikto
Provinco Orenburga provinco
Historia regiono Rusa carlando
Situo Buzuluk
 - alteco 70 m s. m.
 - koordinatoj 52° 46′ 0″ N 52° 16′ 0″ O / 52.76667 °N, 52.26667 °O / 52.76667; 52.26667 (mapo)
Areo 54,0 km² (5 400 ha)
Loĝantaro 89 717 (2010)
Denseco 1 661,43 loĝ./km²
Fondo 1736
 - urbo 1781
Horzono UTC (UTC+6)
Poŝtkodo 461040
Telefona antaŭkodo +7 35342
OKATO 53 412 000 000
Aŭtokodoj 56
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Buzuluk
Retpaĝo: www.buzuluk-town.ru

Buzuluk (ruse Бузулук) estas urbo – industria, agrikultura kaj kultura centro de okcidenta parto de Orenburga provinco en Rusio, unu el la plej malnovaj urboj en teritorio de la vasta stepa regiono.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 53412.

La urbo estis fondita en jaro 1736.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1781.

La interurba telefona kodo estas 35342, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 52°46' norde, longitudo 52°16' oriente.

La urbo estas apud Uralo ĉe riveroj Samara (Самара), Buzuluk (Бузулук) kaj Domaŝka (Домашка).

En la urbo estas fervoja stacio.

En jaro 1959 la urbo havis 54.8 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 87.3 mil loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Buzuluk estis fondita kiel fortikaĵo en la jaro 1736. En la urbo naskiĝis unu el la unuaj marŝaloj de SovetunioAleksandr Iljiĉ Jegorov.

Pola Armeo en Sovetunio: la 7-an de decembro 1941 en la urbo aperis revuo "Orzeł Biały" (Blanka Aglo. Pollando batalanta Oriente) - la tria porsoldata revuo, post Francio (kies redakcio transiris al Britio) kaj Kanado.

11.12.1941: Armea generalo Władysław Sikorski komencis 4-tagan inspekton de polaj militistaj tendaroj kun akompano de soveta komisaro pri eksterlandaj aferoj

En la jaroj 19421943 en Buzuluk estis formita la 1-a ĉeĥoslovaka armea korpuso, kies komandanto estis Ludvík Svoboda, pli malfrua prezidento de Ĉeĥoslovakio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]