Popolkomisaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

De 1919 al 1946, la ministeriaj funkcioj en la regado de Rusio kaj pli malfrue Sovetio, estis respondeco de la popolkomisaroj (ruse: народный комиссарNarodnij Komissar, aŭ Narkom). Estis kreita ministerio nomita Popolkomisarejo (ruse: Narkomat), kaj la unua plenumorgano de la lando estis la Konsilio de Popolkomisaroj (ruse: Sovnarkom).

La komunistoj volis krei registaron el laboristoj kaj kamparanoj. Tradicie, la registaro konsistas el konsilio de ministroj nomumataj de gvidanto aŭ prezidanto. La komunistoj, kiuj konsideris tion burĝa institucio, volis organizi la laboristan registaron alimaniere. Post la Rusa Revolucio de 1917, la politika povo apartenis al la soveto — konsilioj aŭ asembleoj — de la laboristoj, kamparanoj kaj soldatoj. La dua Supera Soveto de Sovetunio kreis kaj elektis la unuan Konsilion de Popolkomisaroj por administri Rusion nome de la popolo. La funkcio de la popolkomisaro estis simila al tiu de ĉefministro. La unua prezidanto de la "Sovnarkom" estis Vladimir Lenin.

En 1946, sub mandato de Stalin, la popolkomisaroj estis renomataj kiel ministroj, kiel parto de la reorganizado de la "Sovnarkom".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]