Mariapreĝejo (Krakovo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mariapreĝejo de Krakovo en 2009

La Mariapreĝejo en Krakovo, Polujo, estas romkatolika baziliko kaj apartenas pro siaj historio, arĥitekturo kaj artaj trezoraĵoj al la rekoniloj de la urbo Krakovo.

Ĥorejo kun ĉefaltaro

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur la lokon de romanika preĝejo el la jaroj 1221 ĝis 1222 oni starigis ekde la fino de la 13-a jarcento ĝis la komenco de la 15-a jarcento kiel klasikan ekzemplon de pola gotika arĥitekturo la Mariapreĝejon ĉe la nordorienta angulo de la foirejo.

Pro la kreska germana komunumo en la mezepoko la pollingvaj predikoj dumpase de la temp estis elŝovataj el la Mariapreĝejo en la najbaran preĝejon Sankta Barbara. Dum vintra kunsido de la pola parlamento en 1536/37 je Krakovo reĝo Sigismondo la 1-a ordonis transloki la predikojn pollingvajn denove en la Mariapreĝejon. Tio ĉi estis unuflanke atesto pri la komenciĝa nacia memkonsciiĝo, aliaflanke tamen ankaŭ la konsekvenco de poliĝo de la germana burĝaro.

Turoj[redakti | redakti fonton]

Punkolono ĉe la flanka enirejo

La Mariapreĝejo havas du turojn: pli altan nordan (81 metrojn) kun pinta tegmento kaj horloĝsonorilo kaj pli malaltan sudan de 69 metroj. Ĝi entenas krom plua horloĝsonorilo la kvarvoĉan, mezepokan sonorilaron. Laŭ legendo la turojn konstruis du fratoj konkurence. Dum kiam la pli aĝa frato jam estis finkonstruinta sian turon, lia pli juna frato ankoraŭ konstruadis. Pro timo, ke lia frato povus konstrui pli altan turon, li ponardis lin. La ponardo ĝis nun estas videbla ĉe la tukohalo.

En la norda turo troviĝas je proksimume 54 metroj la blovinstrumentistejo. Ekde la 14-a jarcento fajrobrigadisto je ĉiu plenhoro tintigas la horloĝsonorilon permane kaj ludas la krakovan trumpetosignalon „Hejnał“ en ĉiujn kvar kompasdirektojn.

"Hejnał" aŭdspecimeno

Ĝi derompas meze de la ludado kaj memoru per tio pri la atako de Tataroj en 1241, dum kiu sago tatara laŭ la legendo mortigus la tiaman trumpetiston dum la blovado de la alarmsignalo.

Artaj trezoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Kiel plej grava artverko validas la retablo de Veit Stoß ĉe la ĉefaltaro. Estas la plej granda retablo tiaspeca en Eŭropo kaj ekestis en la jaroj 1477 ĝis 1489 donace de la civinanaro de Krakovo. La altarbildo havas la mezurojn 11 metrojn × 13 metrojn, la alteco de la realisme prezentitaj figuroj estas proks. 2,7 metroj. Ĝi estis ĉizata el kverka kaj tilia lignoj kaj raportas la vivon de Sankta Maria.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.06158819.939102