Ferdinande von Schmettau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ferdinande von Schmettau
Ferdinande von Schmettau, Holzstich.jpg
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1798 (1798-04-24)
en Bartoszyce
Morto 24-an de majo 1875 (1875-05-24) (77-jara)
en Bad Kösen
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Information icon.svg
vdr
Ferdinande von Schmettau oferas hararon sian sur la altaro de la patrujo, 1813; bildo de Gustav Graef
Ferdinande von Schmettau, memortabulo

Ferdinande von SCHMETTAU (naskiĝinta la 26-an de aprilo 1798 en Bartoszyce, mortinta la 25-an de majo 1875 en Kösen) estis siatempe simbolfiguro kaj germana popola heroino kontraŭnapoleona.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filino de prusa generalo pasigis multajn jarojn en Stary Górnik (Distrikto Oława). Princino Maria Anna Amalie (Hesio-Homburg) apelaciis al ĉiuj virinoj prusaj donaci juvelaĵojn orajn por financi la militon; rekompence ili ricevu buklon feran kun la enskribaĵo Oron mi donis por fero . Ferdinande von Schmettau tiam vivis kun familio sia en modestaj vivkondiĉoj ne disponante pri tioma altvaloraĵaro. Pro tio venis la bona ideo al ŝi fortranĉi parton de longa blonda hararo sia kaj vendi ĝin al frizisto en Vroclavo kontraŭ 2 taleroj. La enspezitan monon ŝi mondonacus. Perkaze la sekretario de la ŝtatkanceliero Hardenberg, Heun aŭdis pri tiu mira historio kaj havis ideon kiunmaniere eĉ pli da mono fari nome per la kreo de diversaj aĵoj el la haroj (ekz. kolĉenoj, brakbendoj). La plurakonto de Heun (kiu ankaŭ estis verkisto sub la nomo Heinrich Clauren) ege helpis konatigi la agon de la junulino.

Okaze de la datreveno 50-a kiam reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a estis vokinta popolon sian je la armoj von Schmettau invititis partopreni ceremoniaĵon en Berlino (en 1863). Ŝi ricevis ankaŭ pension kaj oferego ŝia ekalluditis en multaj eseoj kaj bildoj. La plej konatan portreton sendube faris Gustav Graef kun la titolo Ferdinande von Schmettau opfert ihr Haar auf dem Altar des Vaterlandes (1863, Nacia galerio de Berlino). En prusiaj kaj poste regnaj lernejlibroj ŝi prezentitis al la gelernantoj kiel imitenda patrujema virina modelo. Ŝi ankaŭ nomumitis honora konventanino de Zehdenick. Poste ŝi transloĝiĝis al Kösen kie tombo ŝia spekteblas eĉ hodiaŭ.

Dum la Unua mondmilito la mito ĉirkaŭ ŝi reprenitis por gajni multon da militkuponoj aŭ aliajn ofertojn. WHW, la Vintra helposervado de la nazioj denove atentigis, ekz. per bildkartoj, pri tiu nobla germanino harardonema.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • A. von Ziehlberg: Ferdinande von Schmettau: eine Erinnerung aus dem Jahre 1813. Baumann, Dessau 1886
  • Biografio ĉe ADB
  • Felscher: Gedenktafel für Ferdinande von Schmettau. In: Schlesische Chronik. 6. Jahrgang, Nr. 12 vom 15. März 1913, p. 288.
  • Theodor Artopé: Ferdinande von Schmettau. Ein deutsches Frauenleben [in Bergel]. In: Heimatblatt Strehlen/Ohlau. 11/1958, p. 9-10, 12/1958, p. 5, 1/1959, p. 9, 2/1959, p. 5-6, 3/1959, p. 5-6, 4/1959, p. 5-6
  • Rudolf Gleiß: Eine Busennadel der „Ferdinande von Schmettau“ [aus Bergel]. In: Heimatblatt Strehlen/Ohlau. 12/1960, p. 9.
  • Hans-Dieter Speck: Gedenken an Ferdinande von Schmettau [aus Bergel]. In: Heimatblatt Strehlen/Ohlau. 4/1989, p. 9.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]