Saltu al enhavo

Homs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Homs
urbego
telo
loĝloko de Sirio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Sirio
Gubernio Gubernio Homs
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 775 404  (2017) [+]
Loĝdenso 16 154 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 44′ N, 36° 43′ O (mapo)34.73333333333336.716666666667Koordinatoj: 34° 44′ N, 36° 43′ O (mapo) [+]
Alto 511 m [+]
Areo 48 km² (4 800 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Homs (Sirio)
Homs (Sirio)
DEC
Situo de Homs
Homs (Homs)
Homs (Homs)
DEC
Situa mapo de Homs

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Homs [+]
vdr

Homs (aŭ Hims, arabe حمص) estas siria urbo, kiu jam ekestis en la 24-a jarcento antaŭ nia erao kaj nomiĝis Emesa. Homs estis grave trafita de la Siria Enlanda Milito. La sekvaj informoj esence rilatas al la antaŭmilita stato. Principe, nuntempe Homs estas industria, agrokultura kaj komerca urbo, kaj administra centro de samnoma gubernio. Akvon el lago Kattina, kiu situas 15 kilometroj for de urbo, loĝantoj uzis por irigacio. Apud tia-ĉi lago troviĝas arĥeologia altaĵo Tal al-Nabi Mando, sur kia okazis historia batalo inter hititoj kaj egiptianoj en la 24-a jarcento antaŭ nia erao. En Homs situas ankaŭ tre grava kastelo Qalaat al-Hossn, kia funkciis kiel strategia gvatejo. Alia grava konstruaĵo en Homs estas Moskeo de Khaled Ibn Al-Walid kun metalo kupolo, kia reflektas sonlumon. Oni povas trovi ankoraŭ ekleziojn: Kaneesat Um Zunnar kaj Kaneesat Mar Elian.

La Akvobaraĵo Homs estas rom-konstruita akvobaraĵo ĉe la urbo, kiu estas uzata ĝis nuntempe.

Bazaj faktoj

[redakti | redakti fonton]
  • horzono: GMT+2h
  • loĝantaro: 650 mil (takso en 2003), 775 mil (takso en 2017)
Tamen sincere dirite, la nuna ekzakta nombro de loĝantoj nekonatas. Taksoj varias de 650 000 ĝis 1 200 000. La loĝantaro de la 1920-aj jaroj estis raportita je 55 000, el kiuj 20 000 estis kristanoj. La loĝantaro de la 1960-aj jaroj estis taksita je 170 000, inkluzive de la antaŭurboj 300 000.

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]