Akvobaraĵo Homs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Akvobaraĵo Homs estas Rom-konstruita akvobaraĵo ĉe la urbo Homs, Sirio, kiu estas uzata ĝis nuntempe.

Male al pli malnova hipotezo kiu provizore ligis la originojn de la akvobaraĵo al la egipta reganto Sethi (1319–1304 a.K.), la strukturo datas el 284 p.K. kiam ĝi estis konstruigita de la romia imperiestro Diokleciano (284–305 p.K.) por irigaciaj celoj.[1] Kun enhavkapablo de 90 milionoj da m³, ĝi estas konsiderata la plej granda romia rezervejo en Proksima Oriento[2] kaj povas eĉ esti estinta la plej granda artefarita rezervejo konstruita ĝis tiame.[3] Rimarkinde, la rezervejo suferis malmultan siltadon ekde tiam.[4]

Tiu 2 km longa kaj 7 m alta mortera gravita akvobaraĵo konsistas el kerno de romia cemento protektita pere de blokoj el bazalto.[5] La iome pinta kurbeco de la akvobaraĵo sekvas la fluon de longa bordo de bazalto kaj tiele montras nur supraĵan similon kun arka akvobaraĵo.[5]

En 1938, la nivelo de la akvobaraĵo estis iam plialtigita, pliigante la volumon de la artefarita lago al 200 milionoj da m³.[6]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hodge, A. Trevor (1992), Roman Aqueducts & Water Supply, London: Duckworth, p. 91, ISBN 0-7156-2194-7 
  • Hodge, A. Trevor (2000), "Reservoirs and Dams", in Wikander, Örjan, Handbook of Ancient Water Technology, Technology and Change in History, 2, Leiden: Brill, p. 338, ISBN 90-04-11123-9 
  • Schnitter, Niklaus (1978), "Römische Talsperren", Antike Welt 8 (2): 25–32 
  • Smith, Norman (1971), A History of Dams, London: Peter Davies, pp. 39–43, ISBN 0-432-15090-0 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Smith 1971, pp. 39f.; Schnitter 1978, p. 31
  2. Hodge 1992, p. 91; Hodge 2000, p. 338
  3. Smith 1971, p. 42
  4. Smith 1971, pp. 42f.; Hodge 1992, p. 91
  5. 5,0 5,1 Hodge 1992, p. 91
  6. Schnitter 1978, p. 31; Hodge 1992, p. 91