Itala Komunista Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Itala Komunista Partio
Partito Comunista Italiano
Lando Flago-de-Italio.svg Italio
Estro * Antonio Gramsci
Fondiĝo 21-a de januaro 1921
Dissolvo 3-a de februaro 1991
Lingvo(j) Itala
Ĉefa sidejo Romo
v  d  r
Information icon.svg

La Itala Komunisma Partio (itale: Partito Comunista Italiano) estis por multaj jardekoj la dua plej granda partio en Italio post la kristan-demokrata partio. La Komunisma partio de Italio estis kreita en 1921 en Livorno, kiam grupo da delegitoj de la Socialisma Partio forlasis la Socialisman kongreson por krei novan, pli maldekstran partion. Ili estis gvidataj de Amadeo Bordiga kaj Antonio Gramsci. La partio estis komence komplete kaj ne-kompromise revolucia, kaj ĝi rifuzis atingi iun ajn interkunsenton kun la Socialisma Partio. Ĉi tio kreis kontraston kun la Komunista Internacio (Komintern), al kiu la nova partio apartenis, ĉar la Komintern volis ke ili tamen alianĉiĝu kun la Socialistoj. En 1926 la pli ekstrema frakcio gvidata de Bordiga estis akuzita de Trockismo kaj forpelita, kaj Gramsci fariĝis la estro de la partio, kun la apogo de la Komintern.

En 1926 la Komunisma partio fariĝis kontraŭleĝa, kaj multaj el ĝiaj membroj elmigris por eskapi de la faŝisma diktaturo. Gramsci estis arestita en tiu sama jaro, kaj Pamiro Togliatti fariĝis la nova gvidanto de la partio. Dum la dua mond-milito la komunistoj donis grandan kontribuon al la Resisto-movado kontraŭ la faŝisma registaro. Post la fino de la milito la partio partoprenis en ĉiuj demokrataj elektoj de Italio, kaj ĉiam estis la dua plej voĉdonita partio post la Kristandemokratoj, kiuj regis la landon. Ĝi estis la plej granda komunisma partio de la okcidenta mondo, atingante en kelkaj kazoj unu trionon de la voĉdonoj. Komence la partio estis tre ligata al la Soveta Unio, sed dum la sesdekaj jaroj ĝi komencis serĉi pli sendependan perspektivon, kaj en 1968 ĝi oficiale kontraŭis la Sovetan invadon de Ĉeĥoslovakio. Sub la gvidado de Enrico Berlinguer, de 1972 ĝis 1984, la partio fariĝis ankoraŭ pli malproksima de la Soveta Unio, kaj ĉiam pli modera kaj socialdemokrata.

En 1989 pro la falo de la "komunismaj" sistemoj de Orient-Eŭropo la Itala Komunisma Partio ŝanĝis sian nomon al Partito Democratico della Sinistra (Demokrata Partio de la Maldekstro) kaj oficiale forlasis komunismon. Maldekstra minoritato de la partio ne aprobis kaj fondis novan partion nomata Partito della Rifondazione Comunista (Partio de la Komunisma Refondiĝo). Nuntempe ankaŭ la Demokrata Partio de la Maldekstro fariĝis parto de pli granda centra-maldekstra partio, nomata la Demokrata Partio.