Camilla Ravera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Camilla Ravera
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1889 (1889-06-18)
en Acqui Terme
Morto 14-an de aprilo 1988 (1988-04-14) (98-jaraĝa)
en Romo
Tombo Campo Verano
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo politikistoredaktoro
vdr

Camilla RAVERA (naskiĝis la  18-an de junio 1889(nun 1889-06-18) en Acqui Terme, Piemonto, mortis la 14-an de aprilo 1988 en Romo) estis itala partizanino, sindikatanino kaj politikistino, nomita dumviva senatanino de la Itala Respubliko en 1982 fare de la prezidanto Sandro Pertini.

Ŝi estis la unua virino en la historio de Italio kiu okupis tiun postenon, sekvata nur de Rita Levi-Montalcini en 2001 kaj Elena Cattaneo en 2013.

Si estis kun Antonio Gramsci, en 1921, unu el la fondintoj de la Itala Komunista Partio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Acqui Terme en 1889, Camilla Ravera estis la filino de funkciulo en ministerio pri financoj. Ŝi fariĝis instruistino kaj aniĝis al PSI en 1918. De 1919 ĝis 1920, ŝi partoprenis en redaktado de politika revuo L'Ordine Nuovo (La Ordo Nova) de Antonio Gramsci. Kun li, ŝi estis kunfondinto en 1921 de la Itala Komunista Partio (PCI). Ŝi estis ŝarĝita de la virina organizo kaj fondis la gazeton La Compagna.

Kiam Gramsci estis enkarcerigita de la faŝisma reĝimo, ŝi estis delegita al diversaj kongresoj de Kominterno kaj renkontis Leninon kaj Stalinon. En 1930, ŝi estis arestita en Arona kaj kondamnita al dek kvin jaroj da malliberejo fare de faŝismaj aŭtoritatoj. Ŝi restis kvin jarojn en karcero kaj poste estis asignita al restado en Ponza kaj Ventotene.

En 1939, ŝi alprenis pozicion kontraŭ Pakto Ribbentrop-Molotov pro kio ŝi estis eksigita el PCI kun Umberto Terracini. Ŝi estis reanigita en 1945 kaj elektita en la komunuma konsilio de Torino en 1946.

Ŝi estis elektita deputitino en la du unuaj respublikaj balotoj, por la parlamentaj sesioj de 1948 kaj 1953.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]