Itala kristan-demokrata partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La itala kristan-demokrata partio estis la ĉefa politika partio en Italio por preskaŭ duona jarcento, ĝis ĝia kolpaso en 1992-1994 kiel rezulto de amaso da skandaloj rilatitaj al korupcio. Temis pri centra, konservema partio, kiu estis firma malamiko de komunismo kaj estis forte inspirita de kristanaj valoroj. Ĝi kredis en la libera merkato kaj en amikeco kun Usono.

La partio estis kreita en 1942 de Alcide De Gasperi. Ĝi gainis 48,5% de la voĉdonoj en la unuaj demokrataj elektoj de Italio post la faŝisma epoko, en 1948, kaj ĝi kreis registaron kune kun aliaj centraj partioj. La kristan-demokrata partio estis parto de ĉiuj italaj registaroj de tiam ĝis 1992, kaj la ĉef-ministro kutime apartenis al ili. Dum ĉi tiu epoko, la kristan-demokratoj ĉiam estis la plej voĉdonita partio en ĉiuj elektoj, krom en la elektoj por la eŭropa parlamento de 1984, kiam gainis la komunisma partio. Ĝenerale, la plej granda konkurenco al la kristan-demokratoj ĉiam venis de la Itala Komunisma Partio, kaj la socio estis akre dividita inter komunistoj kaj kristan-demokratoj por multaj jaroj.

En 1963, la kristan-demokrataj kreis registaron kune kun la socialisma partio (kiu estis malsama de la komunisma partio). Tio estis la komenco de periodo de "centraj-maldekstraj" registaroj, kiuj estis konsiderataj relative progresemaj sed komplete kontraŭ-komunismaj.

En la elektoj de 1992, la partio ricevis nur 29,5% de la voĉdonoj, la plej malbona rezulto de ĝia historio. En la sama jaro komencis la skandalo nomata "tangentopoli", en kiu miloj da politikistoj estis arestitaj pro korupcio, kaj la tuta politika sistemo kolapsis. En 1994, la partio dividiĝis en multaj malgrandaj partioj, kiuj ne sukcesis fariĝi tre gravaj.