Saltu al enhavo

Demokrata Partio (Italio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Demokrata Partio
emblemo
partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 14-a de oktobro 2007 vd
Antaŭe Demokratoj de Maldekstro • Demokratio estas Libereco — La Lekanto • European Republicans Movement • Meza Italio • Reformist Alliance vd
Poste Alianco por Italio • Toward North • Ebla • Future to the Left • Artikolo 1 - Demokrata kaj Progresivisma Movado • European Republicans Movement • Agado • Viva Italio vd
Landoj Italio vd
Sidejo Romo
Adreso Via Sant'Andrea delle Fratte, 16
Ideologio

socialdemokratio • Kristana maldekstro • poreŭropismo • reformismo • kristana socialismo • Tria Vojo • socialliberalismo

Fondintoj Walter Veltroni vd
Estro Stefano Bonaccini (ekde 12-a de marto 2023)
Retejo Oficiala retejo
v • d • r
Demokrata Partio
Partito Democratico
partio
Lando  Italio
Estro Elly Schlein
Fondiĝo 2007
Lingvo(j) Itala
Ĉefa sidejo Romo
Ideologio sociala demokratio
kristana socialismo[1]
sociala liberalismo
Eŭropismo[2]
verda politiko[3]
Retejo partitodemocratico.it
v • d • r

La itala Demokrata Partio estas centr-maldekstra politika partio kiu estis kreita en 2007. Ĝi estas la rezulto de la kuniĝo de la du ĉefaj centraj-maldekstraj partioj en Italio, la Demokrata Partio de la Maldekstro (1991–1998) respektive la sekvaĵo Demokratoj de la Maldekstro (1998–2007) kaj la "Margherita" (je plena nomo Democrazia è Libertà - La Margherita, 2002-2007). Kelkaj aliaj pli malgrandaj partioj ankaŭ fariĝis parto de la Demokrata Partio.

La deklarita partia ideologio ampleksas la terminojn de sociala demokratio kaj kristana socialismo,[1] sociala liberalismo, poreŭropismo,[2] sed ankaŭ verda politiko[3].

En oktobro 2007, la urbestro de Romo Walter Veltroni estis elektita kiel gvidanto de la partio, en malfermita elekto en kiu partoprenis tri milionoj da homoj. La Demokrata Partio prezentiĝis en la ĝeneralaj elektoj en 2008, kaj ĝi iĝis ĉefa maldekstra partio. Ĝia plej granda rivalo estas La Popolo de Libereco, la dekstrema partio de Silvio Berlusconi.

Printempe en 2009, post malsukcesa regiona balotado en Sardio, Veltroni demisiis kaj la vicestro Dario Franceschini iĝis provizora estro. Novaj malfermitaj elektoj okazis la 25-an de oktobro 2009; anoncis sian kandidatiĝon Pier Luigi Bersani, senatano kaj ĥirurgo Ignazio Marino kaj Franceschini mem. La balotadon venkis Bersani, kiu ekde tiam dum preskaŭ kvar jaroj rolis kiel estro de la partio. En 2013, post la "ne venko" kaj la ne okazinta elektado kiel prezidanto de la Respubliko de Romano Prodi, Bersani kaj Bindi demisiis. La 11-an de majo estis elektita Guglielmo Epifani kiel prezidanto de la Partio.

Partiestroj

[redakti | redakti fonton]

Sekretarioj

[redakti | redakti fonton]

Prezidantoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]