Socialliberalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sociala liberalismo)
Flava flago estas tradicia simbolo de liberalismo.

Socialliberalismo estas politiko kiu kunigas socialan kaj liberalisman politikon, kaj komence de la 21-a jarcento novliberalismon kun sociala politiko. Socialliberalismo apogas mondkonceptan-moran liberecon kun samtempa ia ŝtata intervenismo al libera merkato (por sociala sekurigo de plejmalriĉuloj) kaj eblecon havi per ŝtato entreprenojn de publika uzebleco.

Adeptoj de socialliberalismo asertas, ke la ŝtato devas garantii al siaj civitanoj liberecon de malriĉeco. Socialliberalismuloj malaprobas klasikajn liberalismajn individualistajn konceptojn kaj en ekonomiaj demandoj proksimiĝas al socialdemokratoj.

Laŭ gvidantoj de grandaj socialistaj kaj socialdemokrataj partioj, la socialliberalismo estas fine de la 20-a jarcento kaj komence de la 21-a jarcento, ĝia politiko. Asertas tiel ekzemple Tony Blair (Brita Laborista Partio, angle Labour Party) kaj Gerhard Schroeder (Socialdemokrata Partio de Germanio, germane Sozialdemokratische Partei Deutschlands, SPD).

Membroj de socialistaj kaj socialdemokrataj partioj, kiuj iel subtenas la novliberalismon, estas nomataj socialliberaluloj.

La socialliberalismo de la socialistaj kaj socialdemokrataj partioj kondukis ie kaj tie al fondiĝo de novaj maldekstraj partioj kun celoj direktitaj kontraŭ la novliberalismo, kiuj do revalorigas la originajn ideojn de la socialistaj partioj, kies elirpunkto estis la Manifesto de la Komunista Partio, eldonita en 1848 de Karlo Markso kaj Frederiko Engelso. Ekzemple en Germanio, tia nova partio nomiĝas Linkspartei ("Maldekstro-partio").

Ekzemplaj socialliberalaj partioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]