Walter Veltroni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Walter Veltroni
Walter
Walter Veltroni
Persona informo
Nomo Walter Veltroni
Dato de naskiĝo 3-a de julio 1955
Loko de naskiĝo Romo
Okupo politikisto
Aĝo 60
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Walter Veltroni ([valter veltroni] ; naskiĝis la 3-an de julio 1955, en Romo) estas itala politikisto

Li estis sekretario de la tiama itala maldekstra politika partio Maldekstraj Demokratuloj de 1998 ĝis 2001.

Li estis urbestro de Romo, gajninte la urban baloton en 2001 kaj duafoje en 2006; fine de 2007 li tamen demisiis, kaj la 27-an de junio 2007 li kandidatiĝis kiel estro de la starigota itala Demokrata Partio.

Li iĝis la unua estro de la nova partio, kaj demisiis la 17-an de februaro 2009 post vico da malsukcesaj regionaj balotoj, laste en Sardio, kie la maldekstra kandidato Renato Soru malgajnis baloton kontraŭ la dekstra kandidato (kaj ekde tiam regiona prezidento) Ugo Cappellacci.

Lia patro, Vittorio Veltroni, estis fama direktanto de RAI (itala nacia televido) en la 1950-aj jaroj; li mortis kiam Walter nur estis unujarulo.