Ĝenerala Datum-Protekta Regularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Ĝenerala Datum-Protekta Regularo[1] (GDPR) (EU) 2016/679 estas regularo (reglamento) en EU-juro pri datumoprotektado kaj privateco por ĉiuj individuoj ene de Eŭropa Unio. Ĝi ankaŭ pritraktas la eksportadon de personaj datumoj ekster la EU. La GDPR celas ĉefe doni regadon al civitanoj kaj loĝantoj super siaj personaj datumoj kaj simpligi la reguligan medion por internacia komerco unuigante la reguligon ene de EU.

Historio[redakti | redakti fonton]

La GDPR estis adoptita la 27-an de aprilo 2016 kaj fariĝos deviga la 25-an de majo 2018[2], post dujara transiro. La GDPR anstataŭas la Datumprotektan Direktivon el la jaro 1995. Ĉar GDPR estas reglamento kaj ne direktivo, naciaj registaroj ne devas aprobi ĝin kaj la leĝo estas tuj deviga kaj aplikebla.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo General Data Protection Regulation en la angla Vikipedio.

  1. Diskuto pri la traduko en la Lingva konsultejo de Facebook, la 3-an de majo 2018 esperante
  2. https://gdpr-info.eu/art-99-gdpr/