Mantuka tago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mantuka tago, Innsbruck, Aŭstrio - flago kun anglalingva surskribo "NE PANIKU" - devizo kiu aperas sur la fikcia Gvidlibro

Mantuka tago (angle Towel Day) estas festata ĉiun 25-an de majo kiel omaĝo de la fervoraj admirantoj al la mortinta verkisto Douglas Adams. La rememoro estis unue okazigita vendrede la 25-an de majo 2001, du semajnojn post lia morto je la 11-a de majo, kaj ekde tiam ĝi ĝeneraliĝis kiel ĉiujara evento. Je ĉi tiu dato, la subtenantoj portas kun si mantukon (aŭ bantukon) dum la tuta tago. La 25-an de majo 2004 kunvenis en Londono ĉe Trafalgar Square ĉirkaŭ 10 mil homoj kun mantukoj. La mantuko estas referenco al la populara sciencfikcia novelo de Adams, La petveturista gvidlibro pri la Galaksio.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

"La petveturista gvidlibro pri la Galaksio havas kelkajn dirindaĵojn pri la temo de mantukoj. Mantuko, ĝi diras, estas la plej grandege utila aĵo kiun interstela petveturisto povas havi. Precipe ĝi havas signifan praktikan valoron – vi povas kovri vin per ĝi por varmiĝi kiam vi saltetas trans la malvarmajn lunojn de la planedo Jaglan Beta. Vi povas kuŝi sur ĝi sur la brilaj marmorsablaj plaĝoj de Santragino V, enspirante la ebriigajn elvaporaĵojn de ĝiaj maroj. Vi povas sur ĝi dormi sub la steloj, kiuj tiom ruĝege brilas ĉe la planedo de la dezertoj, Kakrafuno. Vi povas uzi ĝin kiel velon, kiam vi navigadas sur eta floso laŭ la kurento de la sovaĝa rivero Moth, vi povas malsekigi ĝin por proksimbatalo, aŭ per ĝi kovri vian kapon por ke vi ne flaru la venenajn odorojn de la vorema monstro Murmurul de Traal kaj ne renkontu ĝian rigardon (ĝi estas neimageble stulta besto, ĝi supozas, ke kiam vi ne vidas ĝin, ne vidas ankaŭ ĝi vin – stulta kiel kukurbo, sed sufiĉe vorema). En kriza situacio vi povas svingi per ĝi por alvoki helpon. Nu, kaj kompreneble vi povas ankaŭ viŝi vin per ĝi, se ĝi post ĉio ĉi daŭre ŝajnas al vi sufiĉe pura.

Kio tamen estas ankoraŭ pli grava, estas la grandega psiĥologia signifo de mantuko. Ekzemple kiam iu diskurulo (diskurulo = ne-petveturisto) malkovras, ke petveturisto portas kun si mantukon, tiu aŭtomate supozas, ke li posedas ankaŭ dentobroson, lavtuketon, sapon, skatolon da biskvitoj, ladbotelon, kompason, mapon, fadenbulon da ŝnuro, kontraŭkulan ŝprucaĵon, malsekveteran ekipaĵon, skafandron ktp., ks. Krome, la diskurulo tiam ĝoje pruntedonas al la petveturisto ajnan de tiuj ĉi aĵoj aŭ ion ajn alian, kion la petveturisto malbonŝance 'perdis'. Tiu diskurulo nome pensos, ke tiu, kiu sukcesis petveturi laŭ la longo kaj larĝo de la galaksio, vivi sub krudaj kondiĉoj kaj kontraŭ preskaŭ neniom da mono, batali kontraŭ la sorto kaj venki ĝin, kaj kiu tamen ĉiam scias, kie estas lia mantuko, estas evidente ulo, kiun oni ne rajtas preteratenti."

(La petveturista gvidlibro pri la Galaksio, ĉapitro tria, esperantigo de Marek Blahuš)

Unu el la multaj festantaj subtenantoj, kiu aperas ĉe la oficiala retpaĝaro pri la Mantuka tago.

Alternativaj datoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj konsiderataj datoj estis la 11-a de februaro (42-a tago de la jaro), la 11-a de marto (naskiĝtago de Adams) kaj la 11-a de majo (mortotago de Adams). Oni elektis la 25-an de majo, ĉar ĝi estis tiom proksima al lia morto kiom ebligis la neceso disvastigi la sciigon al la subtenantoj, kaj en la postaj jaroj oni jam konservis tiun daton kiel kutimon malgraŭ ies provoj transiri al alia dato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]