Saltu al enhavo

Gloria al Bravo Pueblo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gloria al Bravo Pueblo
Gloron al la brava popolo
“Gloria al Bravo Pueblo”
nacia himno
lando  Venezuelo
kantoteksto Vicente Salias, 1810
muziko Juan José Landaeta
ekde 1881
muzika ekzemplo
"Gloria al Bravo Pueblo"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

Gloria al Bravo Pueblo estas la nacia himno de Venezuelo, verkita de Vicente Salias (vortoj) kaj Juan Jose Landaeta (muziko). Deklarita kiel nacia himno la 25-an de majo de 1881, pere de dekreto de la tiama prezidanto Antonio Guzman Blanco.

Hispane Esperante
Refreno
Gloria al Bravo Pueblo Gloron al la brava popolo
que el yugo lanzó kiu la jugon forĵetis
la Ley respetando la leĝo respektante
la virtud y honor. la virton kaj la honoron.
1-a strofo
¡Abajo cadenas! (bis) Falu ĉenoj! (denove)
Gritaba el señor; (bis) Kriis la sinjoro; (denove)
y el pobre en su choza kaj la malriĉulo en sia kabano
Libertad pidió. liberecon petis.
A este santo nombre Al ĉi tiu sankta nomo
tembló de pavor time tremis
el vil egoísmo que otra vez triunfó. (bis) la fia egoismo, kiu denove triumfis. (denove)
(Refreno)
2-a strofo
Gritemos con brío: (bis) Ni kriu estuziasme: (denove)
Muera la opresión (bis) Morto al subpremo (denove)
Compatriotas fieles, Samlandanoj fidelaj,
la fuerza es la unión; forto estas unueco;
y desde el Empíreo kaj de la Empireo
el Supremo Autor, la Supera Aŭtoro,
un sublime aliento al pueblo infundió. (bis) sublima spiro la homojn influis. (denove)
(Refreno)
3-a strofo
Unida con lazos (bis) Ligita per rubandoj (denove)
que el cielo formó, (bis) kiujn la ĉielo formis, (denove)
la América toda la Ameriko tuta
existe en Nación; ekzistas kiel nacio;
y si el despotismo kaj se la despotismo
levanta la voz, laŭtigas sian voĉon,
seguíd el ejemplo que Caracas dió. (bis) sekvu la ekzemplon, kiun Karakaso donis. (denove)
(Refreno)