Chen Ning Yang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chen Ning Yang
Nobel-premiito
Persona informo
楊振寧
杨振宁
Naskiĝo 1-an de oktobro 1922 (1922-10-01) (101-jaraĝa)
en Hefei County,  Respubliko Ĉinio
Lingvoj angla vd
Loĝloko Pekino vd
Ŝtataneco Popola Respubliko ĈinioUsonoRespubliko ĈinioTajvano vd
Alma mater National Southwestern Associated University • Tsinghua UniversitatoUniversitato de ĈikagoPekina Universitato • Nankai-Universitato vd
Familio
Patro Yang Wu-chih vd
Edz(in)o Weng Fan • Du Zhili vd
Parencoj Du Yuming vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto • teoria fizikisto vd
Laborkampo partikla fiziko vd
Doktoreca konsilisto Edward Teller vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Chen Ning YANG (22-an de septembro 1922, Hofei, Anhwei, Ĉinio) estas ĉindevena usona teoria fizikisto, kiu ricevis en 1957 Nobel-premion pri fiziko kun Tsung-Dao Lee pro esploroj pri leĝoj de pareco kaj aliaj gravaj malkovrojn pri bazaj korpuskloj.

Antaŭ tiu malkovro, la fizikistoj supozis, ke la parita simetrio havas ĝeneralan vallidon kiel leĝo pri energio-restado aŭ pri elektra ŝargo.

Lia patro estis matematika profesoro en proksimo de Peking, en la Ĉinghua Universitato. Li diplomiĝis en Kunming, en la Sudokcidenta Universitato en 1944, poste ricevis stipendion en 1946 en Usono, en la Ĉikaga Universitato.

Li doktoriĝis pri kernofiziko, poste laboris unu jaron en Ĉikago, kie lasistento de Enrico Fermi.

Yang laboris ekde 1949 en Princeton (New Jersey) en Institute for Advanced Study, oni nomumis lin en 1955 al profesoro de la instituto. Li ricevis la usonan ŝtatanecon en 1964.

Li havis gravajn rezultojn en la teorio pri la malforta interefiko. Oni tion pensis kaŭzo de disisĝo de la bazaj korpuskloj. Oni malkovris en 1953 la K-mezonon, kiu montris diversajn disiĝojn.

Lee kaj Yang malkovris en 1956, ke ne ekzistas eksperimenta pruvo pri resto de la pareco en la malfortaj interefikoj.

Yang estis ekde 1965 profesoro de la Novjorka Ŝtata Universitato.