Johannes Stark
Johannes Stark | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Johannes Nikolaus Stark | ||||
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1874 en Freihung, Reĝlando Bavario, Germana Imperiestra Regno | ||||
Morto | 21-an de junio 1957 (83-jaraĝa) en Traunstein | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Germanio vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Bavario Germanio vd | ||||
Alma mater | Munkena universitato vd | ||||
Partio | Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Luise Uepler vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Spektroskopio vd | ||||
Aktiva en | Munkeno • Göttingen • Hanovro • Aachen • Vircburgo • Berlino vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Eugen von Lommel vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | efiko de Stark vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johannes STARK (n. la 15-an de aprilo 1874, en Freihung-Schickenhof, Bavario, Germana Regno, m. la 21-an de junio 1957, Traunstein) estis germana fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko[1] en 1919 pro malkovro de 1913, kiam li montris, ke la spektraj linioj disiĝas je efiko de elektra kampo ( Stark-efiko). La fenomeno pruviĝis eksperimenta pravigo de la kvantuma teorio.
Li instruis kiel fizika profesoro en la universitato de Göttingen ekde 1900, ekde 1917 universitato de Greifswald, poste en la universitato de Würzburg.
Li pensiiĝis en 1922, poste apogis Hitler kaj estis unu teoretikulo de la antisemitisma rasideo.[2] Li direktis ekde 1933 ĝis 1939 la Imperian Fizika-Teĥnikan Instituton. Lin kondamnis sennaziiga juĝistaro en 1947 je kvarjara trudlaboro.