Johannes Stark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Stark
Nobel-premiito
Persona informo
Naskonomo Johannes Nikolaus Stark
Naskiĝo 15-an de aprilo 1874 (1874-04-15)
en Freihung, Reĝlando Bavario,  Germana Imperiestra Regno
Morto 21-an de junio 1957 (1957-06-21) (83-jaraĝa)
en Traunstein
Lingvoj germana vd
Loĝloko Germanio vd
Ŝtataneco Reĝlando BavarioGermanio vd
Alma mater Munkena universitato vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Familio
Edz(in)o Luise Uepler vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo spektroskopio vd
Aktiva en MunkenoGöttingenHanovroAachenVircburgoBerlino vd
Doktoreca konsilisto Eugen von Lommel vd
Verkado
Verkoj Stark effect vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johannes STARK (15-an de aprilo 1874, Schickenhof, Germanio – 21-an de junio 1957, Traunstein) estis germana fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko[1] en 1919 pro malkovro de 1913, kiam li montris, ke la spektraj linioj disiĝas je efiko de elektra kampo ( Stark-efiko). La fenomeno pruviĝis eksperimenta pravigo de la kvantuma teorio.

Li instruis kiel fizika profesoro en la Universitato de Göttingen ekde 1900, ekde 1917 Universitato de Greifswald, poste en Universitato de Würzburg.

Li pensiiĝis en 1922, poste apogis Hitler kaj estis unu teoretikulo de la antisemitisma rasideo.[2] Li direktis ekde 1933 ĝis 1939 la Imperian Fizika-Teĥnikan Instituton. Lin kondamnis sennaziiga juĝistaro en 1947 je kvarjara trudlaboro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]