Albert Fert
Albert Fert | |
---|---|
Nobel-premiito ![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de marto 1938 (81-jara) en Karkasuno |
Lingvoj | franca lingvo |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Science Faculty of Paris • Supera normala lernejo |
Familio | |
Patro | Charles Fert |
Profesio | |
Profesio | fizikisto • universitata profesoro |
Albert FERT, naskita la 7-an de marto 1938 en Carcassonne), estas franca fizikisto. En 2007 li ricevis la Nobel-premion pri fiziko "por la malkovro de la Giganta Magneta Rezistanco, kune kun Peter Grünberg[1].
Biografio[redakti | redakti fonton]
Fert studis ĉe École Normale Supérieure de 1957 al 1962. En 1970 li doktoriĝis pri fiziko ĉe universitato Paris-Sud, pri ecoj de elektron-transporto en nikelo kaj fero. Poste li estris esplorgrupon en la laboratorio pri solid-fiziko en Orsay.
En 1988 lia teamo malkovris la gigantan magnetan rezistancon (GMR), kiun Peter Grünberg sendepende malkovros kelkajn monatojn poste. La malkovro baziĝis sur la malkovro de la tunel-efika magneta rezistanco en 1975, fare de Michel Jullière. Ambaŭ malkovroj estas la bazo de la nuntempa tekniko pri magnetaj diskoj.
Albert Fert estas profesoro de universitato Paris-Sud en Orsay de 1976 kaj scienca direktoro de komuna laboratorio de la franca scienca esplor-centro CNRS kaj la franca teknologia grupo Thales de 1995.
En 2006/2007 li estis premiita la Wolf-Premio pri Fiziko.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Biografio ĉe CNRS