Wilhelm Wien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Wien
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Wien2.jpg
Persona informo
Wilhelm Wien
Naskonomo Wilhelm Carl Werner Otto Fritz Franz Wien
Naskiĝo 13-an de januaro 1864 (1864-01-13)
en Parusnoje, Reĝlando Prusio, War ensign of the German Empire Navy 1848-1852.svg Germana Federacio
Morto 30-an de aŭgusto 1928 (1928-08-30) (64-jara)
en Munkeno
Tombo Tombejo Waldfriedhof en Munkeno [#]
Lingvoj germana [#]
Loĝloko Germanio [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de GöttingenMunkena universitatoHumboldt-Universitato en Berlino [#]
Familio
Edz(in)o Luise Mehler [#]
Infanoj Karl Wien [#]
Parencoj Max Wien [#]
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto • teoria fizikisto [#]
Laborkampo fizikoradiadovarmo [#]
Aktiva en AachenMunkenoPrusio [#]
Doktoreca konsilisto Hermann von Helmholtz [#]
Verkado
Verkoj nigra korpo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

(Karl Werner Otto Fritz Franz) Wilhelm WIEN (13-an de januaro 1864, Gaffken, Orienta Prusio, hodiaŭ Ruslando30-an de aŭgusto de 1928, Munkeno) estis germana fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1911 pro la forŝova leĝo priskribante la ellasitan termoradiadon de la perfekta nigra korpo. Ĉar la Wien-leĝo ne estas preciza je pli grandaj ondolongoj, la diferenco instigis lin je pluaj ekzamenoj, tiel li alvenis al la kvantuma teorio de la radiado.

La memortabuloj de du famaj filoj de Kętrzyn: Wojciech Kętrzyński kaj de la Nobelpremiito pri fiziko Wilhelm Wien

La radiado de la nigra korpo okazas en larĝa ondolonga spektro, sed ekzistas interna ondolongo, ĉe kiu la intenseco de la radiado atingas maksimumon. Wien en 1893 difinis teorion, laŭ kiu la ondolongo apartenanta al la maksimumo, estas reciproke proporcia al la absoluta temperaturo de la korpo. Oni nomumis Wien en 1899 al fizika profesoro de Giessen-a Universitato, en 1920 al tiu de la Munkena Universitato. Li sukcese analizis la katodradiojn (elektronfaskojn), rentgenradiojn, kanalradiojn (pozitive ŝargitaj atomfaskoj).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum la jaroj 1875-79 li estis lernanto de la Gimnazio de Princo Albreĥto (Prusio) en Rastenburg nun: Kętrzyn kaj ĉe la muro de tiu lernejo estas la memortabuloj de famuloj kiuj iam estis abiturientoj en tiu lernejo, i.a. lia (vidu la apudan foton).

En la jaro 1879 li finis la Malnovurban Liceon en Kenigsbergo. En la jaro 1890 lia patro vendis la bienon en la apuda de Kętrzyn vilaĝo Smokowo kaj translokiĝis kun la familio al Berlino. Tio ebligis al Wilhelm Wien la studadon pri fiziko.

Wilhelm Wien mortis en Munkeno en la jaro 1928 estinte la rektoro Munkena Universitato. Entombigita en la Arbara Tombejo en Munkeno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Membiografio[redakti | redakti fonton]

  • Aus dem Leben und Wirken eines Physikers (1930)