Abdus Salam
Mohammad Abdus SALAM (en la urdua, محمد عبد السلام) (Sahival, Panĝabo, la 29-an de januaro 1926 - Oksfordo, Anglio, la 21-an de novembro 1962) estis pakistana teoria fizikisto, kiu ricevis la Nobel-premion pri fiziko[1] en 1979 kune kun Steven Weinberg kaj Sheldon Lee Glashow pro sia laboro pri la elektromalforta modelo, matematika kaj koncepta sintezo de elektromagnetismo kaj la malforta nuklea forto, ĝis nun la lasta paŝo farita por atingi la unuiĝon de ĉiuj naturaj fortoj.
Li estis la unua islamana kaj pakistana laŭreato de Nobel-premio kaj ankaŭ ricevis pluregon da aliaj honoraj titoloj kaj altaj distingoj.
En 1964 il fondis la Internacia Centro por Teoria Fiziko. De 1966 proksime kunlaboris kun generalo Władysław Turowicz, komandanto de pakistana Space & Upper Atmosphere Research Committee (SUPARCO), ĉe disvolvo de raketa kaj kosma programo (satelitoj, kosmonaŭtoj). Li ankaŭ partoprenis en evoluo de pakistana nuklea programo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||

