Saltu al enhavo

Ferenc Krausz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Krausz
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1962 (1962-05-17) (63-jaraĝa)
en Mór
Lingvoj germanaanglahungara vd
Ŝtataneco Aŭstrio
Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Teĥnika Universitato ĉe Vieno - laserscienco (1988–1991)
Universitato Eötvös Loránd - teoria fiziko (1981–1985)
Teĥnika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto - elektroteĥniko (1981–1985) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo fizikisto
nuklea fizikisto
lasera fizikisto
teoria fizikisto
universitata instruisto
elektrika inĝeniero Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo atosekunda fiziko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en VienoMunkenoGarching bei MünchenHonkongo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferenc KRAUSZ [kraŭs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Krausz Ferenc estas hungara-aŭstra fizikisto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2007), membro de Academia Europaea. Ferenc Krausz naskiĝis la 17-an de majo 1962 en Mór (urbo).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ferenc Krausz frekventis universitaton en Budapeŝto, baldaŭe li iĝis profesoro ĉe la universitata instituto en Vieno. En 2003 li estis nomumita direktoro ĉe la Max Planck Instituto. En la sekva jaro li iĝis prezidanto de eksperimenta fiziko en la munkena universitato Ludwig Maximilian. Lia esplorteamo generis kaj mezuris specialan lumopulson. En 2010 lia grupo raportis la unuan realtempan observadon de valenta elektrono-moviĝo. Li ricevis premiojn en Aŭstrio en 2002, en Germanio en 2006, fine internacian premion en 2013.

En 2022 li estis premiita la Wolf-premio pri fiziko,[1] kaj en 2023 estis premiita per la Nobel-premio pri fiziko.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]