Anthony Leggett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Anthony Leggett
Nobel Laureate Sir Anthony James Leggett in 2007.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 26-an de marto 1938 (1938-03-26) (80-jara)
en Londono
Ŝtataneco Usono, Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Kolegio Merton
Profesio fizikisto, universitata profesoro
Lingvoj angla lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Anthony James LEGGETT [ANToni ĝejmz LEGit] (n. la 26-an de marto 1938) estas brita/usona fizikisto. En 2003 li partigis kune kun Aleksej Abrikosov kaj Vitalij Ginzburg la Nobel-premion pri fiziko, pro iliaj kontribuoj al la teorio de superkondukantoj kaj superfluidoj.

Leggett naskiĝis en Camberwell, suda Londono en 1938. Ĉe la Universitato de Oksfordo li bakalaŭriĝis en Literae Humaniores (klasikoj) (Balliol College 1959), en fiziko (Merton College 1961) kaj doktoriĝis en teoria fiziko (Magdalen College 1964).

Li laboris ĉe Magdalen College, la universitato de Ilinojo, la universitato de Sussex kaj ekde 1983 ĝis nun li estas John D. and Catherine T. Macarthur profesoro de fiziko ĉe la universitato de Ilinojo.

Leggett havas duoblan usonan kaj britan civitanecon.

En 2002/2003 li estis premiita la Wolf-Premio pri Fiziko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]