Polykarp Kusch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Polykarp Kusch
Nobel-premiito
Persona informo
Polykarp Kusch
Naskiĝo 26-an de januaro 1911 (1911-01-26)
en Blankenburg, Duklando Brunsvigo,  Germana Imperiestra Regno
Morto 20-an de marto 1993 (1993-03-20) (82-jaraĝa)
en Dallas
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Ilinojso ĉe ĈikagoUniversitato de Ilinojso ĉe Urbana-ChampaignUniversitato Case Western Reserve vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo fiziko vd
Doktoreca konsilisto Francis Wheeler Loomis vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Polykarp KUSCH [kuŝ] (naskiĝinta la 26-an de januaro 1911 en Blankenburg (Harz), Germanio; mortinta la 20-an de marto 1993 en Dallas, Usono) estis germandevena usona fizikisto. Li ricevis Nobel-premion pri fiziko – kun Willis Eugene Lamb – en 1955 pro preciza difino de la magneta momanto de la elektrono. Tio estis pli granda ol la teoria valoro, tiel kondukis al repenso de la kvantum-elektrodinamiko kaj ties pluevoluigo.

Kusch alvenis en 1912 en Usono, kie ricevis ŝtatanecon en 1922. Li analizis en la Universitato de Columbia (1937) kun fizikisto Isidor I. Rabi efikon de la magnetaj kampoj je la atomfaskoj. Dum la dua mondmilito, li okupiĝis pri radaresplorado. L irevenis en 1946 al la Universitato Columbia, kie iĝis profesoro pri fiziko kaj agadis en tiu pozicio ĝis 1972. Li estis dumtempe katedroestro (1949–52, 1960–63), direktoro de la radiada laboratorio (1952–60) kaj scienca vicprezidanto (1969–72). Li estis ekde 1972 profesoro de la Teksasa Universitato en Dallas. Li pensiiĝis en 1982.