Universitato de Ilinojso ĉe Ĉikago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Ilinojso ĉe Ĉikago
publika universitato • publika eduka institucio en Usono • eldonejo de malfermita aliro
moto Teach, research, serve, care.
Instrui, esplori, servi, zorgi.
Informoj
fondodato januaro 1983
speco Publika azi-servanta [1], kaj hispanid-servanta [2], esploruniversitato
Situo
Geografia situo 41° 52′ 19″ N, 87° 38′ 57″ U (mapo)41.871889-87.64925Koordinatoj: 41° 52′ 19″ N, 87° 38′ 57″ U (mapo)
lando Usono
adreso 601 S Morgan, Chicago, IL, 60607
poŝtkodo 60607
Nombroj
nombro de studentoj 33 518 vd (stato: septembro 2020)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
• Cifereca Biblioteka Federacio
• Asocio de Esploradaj Bibliotekoj
• American Council on Education
• National Humanities Alliance
• Koalicio por Retigita Informo
• Association of Public and Land-grant Universities
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd
filioj
• Illinois-Indiana Sea Grant vd
Universitato de Ilinojso ĉe Ĉikago (Ilinojso)
Universitato de Ilinojso ĉe Ĉikago (Ilinojso)
DEC
Universitato de Ilinojso ĉe Ĉikago
Universitato de Ilinojso ĉe Ĉikago
Universitato de Ilinojso ĉe Ĉikago (Usono)
Universitato de Ilinojso ĉe Ĉikago (Usono)
DEC
Universitato de Ilinojso ĉe Ĉikago
Universitato de Ilinojso ĉe Ĉikago
Map
Universitato de Ilinojso ĉe Ĉikago
vdr

La Universitato de Ilinojso en Ĉikago (angle University of Illinois at Chicago; mallongigita : UIC) estas publika esploruniversitato, situanta en Ĉikago en Usono, kiu estis establita en 1982. La universitato estas la plej granda en la Ĉikago-areo, kun pli ol 34,000 studentoj [3]. Ĝia kampuso estas en la najbaro de Near West Side.

Aktuale en 2022, la Universitato de Ilinojso en Ĉikago ofertas 91 bakalaŭrajn programojn, pli ol 100 magistrajn programojn kaj 61 doktorajn programojn. La universitato inkluzivas 16 altlernejojn kaj la unuan kaj nuran publikan juran lernejon en Ĉikago. Inter la konataj diplomiĝintoj de la universitato estas Carol Moseley Brown, Justin Hartley kaj Adrian Smith.

La universitato estas membro de la Asocio de Grandaj Urboj-Universitatoj]] (angle Great Cities' Universities) kaj membro de la Asocio de Esploraj Universitatoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La radikoj de la universitato kuŝas en pluraj akademiaj institucioj kiuj estis fonditaj dum la 19-a jarcento, inkluzive de la kolegio de Apoteko en Ĉikago, kiu malfermiĝis en 1859, la kolegio de Medicino kaj Kirurgoj (1882) kaj la kolegio de Dentokuracado (1891). Tiuj ĉi institucioj estis kunigitaj en 1913. Post 2-a Mondmilito, kolegioeduko disetendiĝis multe, kiel rezulto de kompensoj donitaj al studentoj kiuj batalis en la milito. La altlernejoj iĝis universitato en septembro 1982 [4].

Kolegioj kaj lernejoj[redakti | redakti fonton]

  • kolegio de Apoteko (1859)
  • kolegio de Medicino (1882)
  • kolegio de Dentokuracado (1891)
  • kolegio de Inĝenieristiko (1946)
  • kolegio de Arkitekturo, Dezajno kaj Arto (1946)
  • kolegio de Liberala Arto kaj Sciencoj (1946)
  • kolegio de Flego (1951)
  • kolegio de Komercadministracio (1965)
  • kolegio de Eduko (1965)
  • Jane Addams kolegio de Socia Laboro (1965)
  • Diplomiĝinta kolegio (1965)
  • kolegio de Urboplanado kaj Publikaj Aferoj (1973)
  • kolegio de Aplikataj Sansciencoj (1979)
  • kolegio por Progresintaj kaj Profesiaj Studoj (1982)
  • kolegio de Jurstudo (1899)
  • Lernejo de Publika Sano (1970)

Rangigoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asian Serving Institution. HACU. Arkivita el la originalo je September 5, 2018. Alirita November 13, 2017.
  2. HACU U.S. Member Hispanic-Serving Institutions. HACU. Arkivita el la originalo je November 24, 2017. Alirita November 13, 2017.
  3. UIC's record growth continues for 5th straight year. UIC Today. Arkivita el la originalo je September 29, 2019. Alirita September 29, 2019.
  4. Timelines: History of UIC. Arkivita el la originalo je March 4, 2021. Alirita June 28, 2017.
  5. Shanghai Ranking-Universities. Arkivita el la originalo je December 7, 2021. Alirita December 7, 2021.
  6. Carnegie Classification. Indiana University (2019). Arkivita el la originalo je February 25, 2021. Alirita November 9, 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]