Eugene Paul Wigner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eugene Wigner)
Eugene Paul Wigner
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Wigner.jpg
Persona informo
Wigner Jenő Pál
Naskiĝo 17-an de novembro 1902 (1902-11-17)
en Budapeŝto, Hungara reĝlando, Flags of Austria-Hungary.png Aŭstrio-Hungario
Morto 1-an de januaro 1995 (1995-01-01) (92-jara)
en Princeton
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per pneŭmonito [#]
Tombo Princeton Cemetery [#]
Etno judoj [#]
Lingvoj anglahungara [#]
Ŝtataneco HungarioUsono [#]
Alma mater Fasori Gimnázium • Teknologia Universitato Berlino [#]
Subskribo Eugene Paul Wigner
Familio
Gefratoj Margit Dirac [#]
Edz(in)o Amelia Frank • Mary Annette Wheeler • Eileen Clare-Patton Hamilton [#]
Infanoj David Wheeler Wigner [#]
Parencoj Paul Dirac • Gabriel Andrew Dirac [#]
Profesio
Okupo matematikisto • fizikisto • universitata instruisto • teoria fizikisto • nuklea fizikisto [#]
Laborkampo fiziko [#]
Doktoreca konsilisto Mihály Polányi [#]
Verkado
Verkoj La Neracia Efikeco de Matematiko en la Natursciencoj ❦
teoremo de Wigner [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Eugene Paul WIGNER [vigner] (hungare: WIGNER Jenő Pál; 17-an de novembro 1902 en Budapeŝto - 1-an de januaro 1995 en Princeton, New Jersey) estis hungara-usona fizikisto kaj nobel-premiito pri fiziko de 1963 kun Maria Goeppert-Mayer.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Eugene Wigner (maldekstre) kaj Alvin Weinberg

Li vizitis kun John von Neumann la hungarian luteranan gimnazion Fasori Evangélikus Gimnázium en Budapeŝto. Wigner studis poste kemio-inĝenierecon komence en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, poste en Berlino, kie li diplomitiĝis en 1925 en la Teknika Universitato Berlino ĉe Mihály Polányi per la laboro "Formiĝo kaj disfalo de molekuloj; statistika meĥaniko kaj reakcia rapido". Li konatiĝis tie inter aliaj kun Albert Einstein kaj Leó Szilárd. En sia libertempo, li intense okupiĝis pri fiziko. Kiel vizitanto de kolokvioj de la Germana Fizika Asocio, li iĝis baldaŭ konfida pri aktualaj demandoj de la esploro kaj evoluis lia ŝato por la teoria fiziko. Li iĝis en 1926 asistento de fizikisto Richard Becker en la Teknika Altlernejo Berlino, la hodiaŭa Teknika Universitato Berlino. Pro sia juda deveno, li perdis sian profesoran laborejon en 1933 kaj elmigris al Usono. Krom du jaroj kiel fizika profesoro en la Universitato de Wisconsin-Madison, li plenumis sian akademian vivon en la Universitato Princeton kiel profesoro pri matematiko, de 1938 ĝis emeritiĝo en 1971. Li ricevis la usonan ŝtatanecon en 1937. Li konis en Princeton Frederick Seitz, pli posta prezidanto de la Nacia Akademio de la Sciencoj kaj de la Universitato Rockefeller, same John Bardeen, malkovrinton de la transistoro kaj duoblan nobel-premiiton pri fiziko.

Wigner estis scienca pioniro, kiu metis fine de la 1920-aj jaroj la fundamenton pri apliko de la grupa teorio en la fiziko. Lia prezentada teorio de la Poincare-grupo estis ankaŭ vojrompa en la matematiko. Li evoluigis kun sia hungara samlandano Leó Szilárd ankaŭ la teorion de la nuklea ĉenreakcio kaj engaĝis en la usona atombomba projekto en Los Alamos, ĉar li timis, ke Hitler konstruigus similan bombon. En la Manhattan-projekto, Wigner planis la konstruon de la unua industria reaktoro, kiu produktis plutonion kiel bombotaŭgan materialon. Kun li laboris ankaŭ la hungaroj Edward Teller, John von Neumann kaj Leó Szilárd.

Li ricevis en 1968 National Medal of Science kaj 1972 Albert Einstein Award. Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1988.