Gerd Binnig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerd Binnig
Nobel-premiito
Persona informo
Gerd Binnig
Naskonomo Gerd Karl Binnig
Naskiĝo 20-an de julio 1947 (1947-07-20) (76-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno, Dosiero:Sen valoro Okupacio de Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioOkupacio de Germanio vd
Alma mater Munkena universitatoUniversitato de Frankfurto vd
Profesio
Okupo fizikisto vd
Laborkampo fiziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gerd BINNIG estas germana fizikisto naskiĝinta en Frankfurto ĉe Majno en 1947 kaj ricevinto de la Nobel-premio pri fiziko en 1986.[1]

En 1978, li akceptis proponon de IBM por labori kun ili en Zuriko. Li ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1986 kun sia kolego en la entrepreno Heinrich Rohrer pro la invento de la tunel-efika mikroskopo, kiu ebligas la rigardon al unuopaj atomoj, atingante bildon tre preciza de la surfaco de materialo, kio ege progresigis la atingojn de la nanoteknologio.[2] Binnig laboras en la Laboratorio de Esplorado de IBM en Zuriko.

La invento de la tunel-efika mikroskopo en la jaro 1981 havigis senprecedencan rigardon al atomoj kaj unuopaj ligoj, kaj tio estis uzita sukcese por manipuli unuopajn atomojn jam en la jaro 1989. La disvolvigantoj de tiu mikroskopo nome Gerd Binnig kaj Heinrich Rohrer de la IBM Zurika Esplorlaboratorio ricevis pro tio la Nobel-premion pri Fiziko en 1986.[3][4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «The Nobel Prize in Physics 1986». Nobel Prize.org. Konsultita la 30an de julio 2012.
  2. «Gerd Binnig (1947-Present)». National High Magnetic Field Laboratory. Arkivita el la originalo la 11an de Oktobro 2014. Konsultita la 15an de Aŭgusto 2021.
  3. Binnig, G.; Rohrer, H. (1986). «Scanning tunneling microscopy». IBM Journal of Research and Development 30: 4.
  4. «Press Release: the 1986 Nobel Prize in Physics». Nobelprize.org. 15a de Oktobro 1986. Konsultita la 12an de Majo 2011.