Donald A. Glaser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Donald A. Glaser
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Donald Glaser.jpg
Persona informo
Naskonomo Donald Arthur Glaser
Naskiĝo 21-an de septembro 1926 (1926-09-21)
en Klevlando
Morto 28-an de februaro 2013 (2013-02-28) (86-jara)
en Berkeley
Ŝtataneco Usono
Alma mater Kalifornia Instituto de Teknologio • Case Western Reserve University
Okupo
Okupo fizikisto • neŭrosciencisto • universitata profesoro • inventisto • neurobiologist
Information icon.svg
vdr
Donald A. Glaser

Donald A(rthur) GLASER (21-an de septembro 1926, Cleveland, Usono) estas usona fizikisto, kiu ricevis en 1960 Nobel-premion pri fiziko pro invento kaj ellaboro de la bobelkamero.

Glaser finstudis en 1946 en la Teknika Universitato Case en Cleveland, poste studis en Pasadeno en California Institute of Technology, kie li doktoriĝis en 1949 pri fiziko. Li ekinstruis en la Universitato Michigan, li iĝis tie profesoro pri fiziko en 1959. Li tie elpensis la bobelkameron, per kiu estas mezurebla la vojo de la subatomaj korpuskloj. Glaser akiris la nobel-premion en aĝo de 34 jaroj, tiel li iĝis unu el la plej june premiitaj sciencistoj. Li iĝis en 1959 kunlaboranto de la Kalifornia Instituto en Berkeley. Li laboris ekde 1964 kiel profesoro pri fiziko kaj biologio.