Felix Bloch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Felix Bloch

Felix BLOCH (23-an de oktobro 1905, Zuriko, Svislando10-an de septembro 1983, samloke) estis svisdevena usona fizikisto, kiu ricevis en 1952 (kun E. M. Purcell) Nobel-premion pri fiziko pro ellaboro de la nuklea indukcia metodo pro mezuri la magnetan kampon de la atomkerno (nomata kernomagneta resonado, resonanco).

Bloch doktoriĝis en la Lepsika Universitato (1928), instruis tie ĝis 1933. Ĉar li estis judo laŭ la naziaj leĝoj, li forlasis Germanion post enpotenciĝo de Hitler en 1933 kaj elmigris en Usonon, kie ricevis ŝtatanecon en 1939.

Li laboris en la Stanforda Universitato (Palo Alto, Kalifornio) kaj en 1934 publikigis metodon, per kiu oni povas disigi la neŭtronan faskon je du komponnetoj, analoge al la du orientiĝoj de la neŭtrono en magneta kampo.

Bloch kaj Luis Alvarez en 1939 mezuris per tiu metodo la magnetan momanton de la neŭtrono. Bloch partoprenis dum la dua mondmilito en la atomenergiaj esploroj de Los Alamos (Nov-Meksiko) kaj en kontraŭradaraj laboroj ĉe la Harvarda Universitato.

Li revenis en 1945 al Stanford kaj tie ellaboris kun du aliaj fizikistoj - W. W. Hansen kaj M. E. Packard - principon de la nukleara indukcio. Tiu malkovro helpis poste difini konsiston kaj strukturon de komplikaj molekuloj.

La metodoj, kiuj baziĝas je kernomagneta resonado, estas gravaj en la medicina diagnostiko.

Bloch estis la unua ĉefdirektoro (1954-1955) de la Eŭropa Kernoesplora Komisiono (CERN).