Robert Andrews Millikan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Andrews Millikan
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Robert Andrews Millikan 1920s.jpg
Persona informo
Robert Andrews Millikan
Naskiĝo 22-an de marto 1868 (1868-03-22)
en Morrison, Ilinojso, Flag of the United States (1867–1877).svg Usono
Morto 19-an de decembro 1953 (1953-12-19) (85-jara)
en San-Marino, Kalifornio, Flag of the United States (1912-1959).svg Usono
Mortis pro korinfarkto [#]
Tombo Forest Lawn Memorial Park [#]
Religio Kongregaciismo [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Universitato Kolumbio • Oberlin College • Universitato de Ĉikago • Maquoketa Community High School [#]
Familio
Edz(in)o Greta Millikan [#]
Infanoj Clark Blanchard Millikan • Glenn Allan Millikan • Max Millikan [#]
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto [#]
Laborkampo fiziko [#]
Doktoreca konsilisto Ogden Rood • Albert Abraham Michelson [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Robert Andrews MILLIKAN (22-an de marto 1868, Morrison, Ilinojso, Usono19-an de decembro 1953, San Marino, Kalifornio) estis usona fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1923 pro laboro pri la baza elektra ŝargo kaj la lumelektra efiko.

Li studis en universitatoj de Berlino kaj Göttingen, poste li eklaboris en la Ĉikaga Universitato. Li faris tie en 1909 la faman oleo-gutan eksperimenton, per kiu li difinis valoron de la baza elektra ŝargo. Li konfirmis lumelektran ekvacion de Einstein, difinis precizan valoron de la Planck-konstanto.

Millikan en 1921 iĝis direktoro de la pasadena Fizika Instituto Norman Bridge de la Kalifornia Teĥnika Universitato. Li komencis tie eksperimenti pri kosmaj radioj. Li estis prezidanto de la plenuma komitato de la Instituto ĝis 1945, ĝis lia retiriĝo.