Elementa elektra ŝargo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elementa elektra ŝargo e estas la minimuma kvantumo de elektra ŝargo, kiu estadas ĉe liberaj eroj (pri la escepto legu suben).

La elementa elektra ŝargo egalas al elektra ŝargo de protono kaj al minuso de elektra ŝargo de elektrono.

Elementa elektra ŝargo estas e=1,602176487(40)×10−19 kulombo. Ĝi estas unu el fizikaj konstantoj.

Kvarkoj havas elektrajn ŝargojn ±1/3 e kaj ±2/3 e, tamen ili ne estadas liberaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]